Jordanus Nemorarius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jordanus Nemorarius

Sphaerae atque astrorum coelestium ratio, natura, et motus, 1536
Persona informo
Naskiĝo
en Borgentreich
Morto 30-an de novembro 1234 (1234-11-30)
Lingvoj latina
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Jordanus Nemorarius estis germana matematikisto de fino de la 12-a jarcento.

Oni scias malmulton pri lia vivo. Oni identigis lin kun iu Jordanus Saksa aŭ Jordano de Saksio, kiu el 1222 estis superulo de la ordeno d la Dominikanoj, kaj tiel oni supozas, ke li naskiĝis en Borgentreich, (aktuale Distrikto Höxter, Nordrejn-Vestfalio, Germanio kaj mortis dum vrako. Tam tio ĉio estas dubinda. La nura pruvita referenco estas noto de 1250 de Richard de Fournival, funkciulo de la Katedralo de Amieno, kiu listigas deziratajn akirotajn verkojn por la biblioteko, kaj li inkludas kvar librojn de "Jordanus Nemorarius".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis pri aritmetiko, geometrio, algebro, fiziko kaj astronomio. Lia plej grava verko estas De Numeris Datis, unua traktato de progresinta algebro verkita en Eŭropo, kiu sekvas la laboron de Al-Ĥorezmi pri la solvo de ekvacioj duagradaj, sed per ĝeneralaj formuloj, anstataŭ per konkretaj ekzemploj kaj uzante por la unua fojo literojn, por reprezenti arbitrajn kvantojn.

Demonstrationes in Arithmetica.
  • Communis et consuetus, pri integraloj.
  • De elementis arismetice artisElementa Arismeticae pri nombroteorio, presita en Parizo en 1496 kaj en 1514, pro ordono de Lefevre d'Etaples, kiu aldonis kelkajn propoziciojn.
  • Demonstratio de plana spera pri la stereografia projekcio, publikigita de Valderus, en Bazelo, en 1536, kiel parto de kolekto pri kosmologio.
  • Elementa super demonstrationem ponderumDe ponderibus, traktato pri statiko en naŭ propozicioj, kiu ŝajnas esti estinta enkonduko al fragmento pri la romia pesilo, atribuita al Charistion (2-a jarcento a.K.). Temas pri grava pruvo de la leĝo de la rekta levilo, kiu enhavas principojn pri pezoj kaj pesiloj, kelkaj el kiuj estas eraraj.
  • Liber De Numeris Datis estas lia ĉefa verko, en 4 volumoj, universitata lernolibro pri algebro, linearaj kaj duagradaj ekvacioj, publikigita en 1879 fare de Treutlein.
  • Liber philotegniDe triangulis pri geometrio, temas pri la trisekcio de la triangulo, publikigita de M. Curtze en 1889.
  • Demonstrato Algorismi pri la sistemo de arabaj ciferoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Busard, Hubert L. L. 1991. Jordanus de Nemore, De Elementis Arithmetice Artis. A Medieval Treatise on Number Theory. 2 Vols. Stuttgart: Franz Steiner Verlag.
  • Cantor, Moritz 1900. Vorlesungen uber die Geschichte der Mathematik: 253-86 2a eld., Leipzig,
  • Duhem, Pierre 1906. Les origines de la Statique 1: 98-155. Paris.
  • Høyrup, Jens. 1988. "Jordanus de Nemore, 13th Century Mathematical Innovator: an Essay on Intellectual Context, Achievement, and Failure"; Archive for History of Exact Sciences 38: 307-363.
  • Hughes, Barnabas B. (editor). 1981. Jordanus de Nemore. De Numeris Datis. Berkeley, CA: University of California Press.
  • Puig, Luis 1994. El De Numeris Datis de Jordanus Nemorarius como sistema matemático de signos. Mathesis 10: 47-92. Departament de Didàctica de la Matemàtica Universitat de València.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]