Ŝejĥo Anta Diop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝejĥo Anta Diop
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1923 (1923-12-29)
en Thieytou
Morto 7-an de februaro 1986 (1986-02-07) (62-jaraĝa)
en Dakaro
Tombo Thieytou vd
Lingvoj francavolofa vd
Ŝtataneco Senegalo vd
Alma mater Universitato de Parizo-Sorbono vd
Partio African Democratic Rally • Q2906738Q3088532 vd
Profesio
Okupo antropologo • politikisto • egiptologo • nuklea fizikisto • historiistolingvistokemiistofilozofobiologoverkisto • teoriisto • astronomosociologoinĝeniero • universitata instruisto vd
Doktoreca konsilisto Marcel Griaule vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝejĥo Anta Diop aŭ france Sheikh Anta Diop (n. la 29-an de decembro 1923 en Ceytu; m. la 7-an de februaro 1986 en Dakaro) estas senegala erudiciulo, antropologo kaj politika figuro. Ŝejĥo Anta Diop estas unu el la ĉefaj eksponentoj de la afrikcentrismo kaj estas konsiderata kiel unu el la plej famaj egiptologoj de la afrika kontinento. Li apartenas al la unuaj historiistoj kiuj verkis pri la historio de la afrika kontinento, interalie pri la antikva Egiptio kiu estas je la bazo de la socioj afrikaj kaj eŭropaj kaj je la homa civilizacio entute[1].

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Diop naskiĝis en volofa aristokrata familio. Li faris siajn unuajn akademiajn paŝojn en tradicia islama lernejo. Li akiris la kolonian ekvivalenton de la franca metropola bakalaŭro en Senegalio antaŭ ol translokiĝi je la aĝo de 23 jaroj al Francio por studi en Parizo kie li pasigis 15 jarojn kaj studis fizikon ĉe Frédéric Joliot-Curie, la filo de Marie Curie. Li ankaŭ tradukis partojn de la relativeca teorio de Einstein en sia denaska lingvo, la volofa.

Anta Diop ankaŭ studis afrikan historion, egiptologion, lingvistikon, antropologion, ekonomikon kaj sociologion[2][3].

Esploro[redakti | redakti fonton]

En 1951 Diop prezentis sian doktorigan disertacion ĉe la Universitato de Parizo. En ĝi li disvolvis la hipotezon, ke la antikvaj egiptoj estis nigraj afrikanoj kaj ke la alta kulturo, kiun ili kreis, reprezentis originale (nigran) afrikan civilizon. Lia hipotezo estis komence malakceptita, sed Diop laboris pri sia tezo dum naŭ jaroj kaj alportis novajn kaj pli bonajn pruvojn. En 1960, li sukcesis defendi sian tezon kaj doktoriĝis.

En 1955 Anta Diop publikigis libron pri sia hipotezo sub la titolo Nations nègres et culture (Nigraj nacioj kaj kulturo). Ĉi tio igis lin unu el la plej polemikaj historiistoj de lia tempo.

En 1974, li estis unu el ĉirkaŭ 20 partoprenantoj ĉe simpozio de Unesko en Kairo, kie li prezentis siajn teoriojn al aliaj fakuloj pri egiptologio[4].  Li ankaŭ verkis la Unesko-ĉapitron pri la originoj de la egiptoj en la ĝenerala historio de Afriko[5].

Historio de Afriko[redakti | redakti fonton]

La rilatoj inter antikva Egiptio kaj Grekio formis fokuson de lia esplorado. Sekve, multaj grekaj sciencistoj, kiel Pitagoro, estis en Egiptio por lerni matematikon. Pitagoro laŭdire restis en Afriko dum 22 jaroj. La debato inter Ŝejĥo Anta Diop kaj liaj iamaj kontraŭuloj nun daŭras en la debato pri Nigra Ateno pri la polemikaj tezoj de la brita historiisto Martin Bernals, kiu asertas, ke Egiptio influis la kulturon de Grekio en la antikva epoko.

Laŭ lia opinio, la civiliza debato kondukis al la fakto, ke multaj sciencistoj komencis konsideri la afrikan kontinenton kiel kontinento sen pasinteco kaj historio. Laŭ Anta Diop, la nigraj afrikanoj ne nur produktis civilizaciojn (la Regno de Benino, la Regno de Kuŝ, la ganaa regno de la soninkoj kaj la regno de la malinkeoj en la nuna Malio, la sonhajoj, la aŝantia imperio en la nuna Ganao, la svahila kulturo, Granda Zimbabvo, Aksuma Reĝlando, Kanem-Bornu Imperio kaj precipe Egiptio), sed ankaŭ regis la teknologion de la ekstraktado kaj prilaborado de metaloj kiuj kaŭzis progresan urbigon kaj ankaŭ evoluigus progreseman administradon. La situacio draste ŝanĝiĝus kun la malkovro de Ameriko en 1492 kaj la sklavkomerco. Laŭ Anta Diop, la afrikaj kulturoj estis iom post iom detruitaj pro la koloniismo kaj sklavkomerco.

Ŝejĥo Anta Diop estas la fondinto de afrikcentra egiptologio. Laŭ lia opinio, la kontakto inter Afriko kaj Eŭropo ne komenciĝis en la 18-a jarcento, sed jarcentojn antaŭe, ĉar interalie la ĉeesto de afrikaj erudiciuloj en Eŭropo estas dokumentita jam tre frue.

Dokumenta filmo[redakti | redakti fonton]

La vivo kaj laboro de Diop estas la temo de la dokumenta filmo Kemtiyu. Séex Anta - Cheikh Anta (2016) de Ousmane William Mbaye,  kiu estis montrita ĉe pluraj festivaloj, inkluzive de la FESPACO 2017 en Uagaduguo, kie ĝi gajnis la premion al Plej bona Dokumenta filmo,  kaj la Internacia Fimfestivalo de Roterdamo. Ĉi tiu filmo rakontas la historion de viro, kiu batalis sian tutan vivon por vero kaj justeco por restarigi la historian konscion kaj dignon de Afriko[6]. La laboro de Diop levis gravajn demandojn pri la kultura antaŭjuĝo en scienca esplorado[2].

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

La sciencaj verkoj de Diop estis verkitaj en la franca, parto de ili estis tradukita al la angla. Li ankaŭ verkis en la volofa lingvo.

  • Nations nègres et culture: de l'Antiquité nègre égyptienne aux problèmes culturels de l'Afrique noire d'aujourd'hui, Parizo, 1955.
  • L`Unité culturelle de L`Afrique Noire (Afrika kultura unueco). Parizo, 1959.
  • L 'Afrique noire pré-coloniale (Antaŭkolonia Nigra Afriko), kompara studo pri la politikaj kaj sociaj sistemoj de Eŭropo kaj nigra Afriko, de la pratempo ĝis la formado de modernaj ŝtatoj. Parizo, 1960.
  • Les Fondements culturels, techniques et industriels d'un futur État fédéral d'Afrique noire (La kulturaj, teknikaj kaj industriaj fundamentoj de estonta federacia ŝtato de nigra Afriko), 1960; represita kiel "Les fondements économiques et culturels d'un État fédéral d'Afrique Noire" (La ekonomiaj kaj kulturaj fundamentoj de federacia ŝtato en Nigra Afriko), 2000.
  • The cultural unity of Black Africa (La kultura unueco de nigra Afriko), Ĉikago, 1978.
  • Antériorité des civilisations nègres: mythe ou vérité historique? (La origino de afrikaj civilizoj: mito aŭ historia vero?), Parizo, 1967; Novjorko, 1974.
  • Civilization ou barbarie: anthropologie sans complaisance (Civilizo aŭ barbareco: aŭtenta antropologio), Parizo, 1981; Ĉikago, 1991.
  • Nouvelles recherches sur l'égyptien ancien et les langues africaines modernes (Nova esplorado pri antikvaj egiptaj kaj modernaj afrikaj lingvoj), Parizo, 1988 (postmorte).

Tradukoj al la angla[redakti | redakti fonton]

  • The African Origin of Civilization: Myth or Reality (La Afrika Origino de Civilizo: Mito aŭ Realo).
  • Civilization or Barbarism: An Authentic Anthropology (Civilizo aŭ Barbareco: Aŭtenta Antropologio).
  • Precolonial Black Africa (Antaŭkolonia nigra Afriko).
  • Black Africa: The Economic and Cultural Basis for a Federated State (Nigra Afriko: La Ekonomia kaj Kultura Bazo por Federacia ŝtato).
  • The Cultural Unity of Black Africa: The Domains of Patriarchy and of Matriarchy in Classical Antiquity (La Kultura Unueco de Nigra Afriko: La Domajnoj de Patriarkeco kaj de Matriarkeco en Klasika Antikvo).
  • Towards the African Renaissance: Essays in African Culture and Development, 1946–1960 (Survoje al la Afrika Renesanco: Eseoj en Afrika Kulturo kaj Disvolviĝo, 1946-1960).
  • The Peopling of Ancient Egypt & the Deciphering of the Meroitic Script (La Popolo de Antikva Egiptio & la Malĉifrado de la Meroita Skripto).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

La Universitato Cheikh Anta Diop de Dakar ricevis lian nomon en marto 1987.

En 1996, la senegalanoj okazigis en Dakaro konferencon memore al ŝejĥo Anta Diop: "Afrika Renesanco ĉe la krepusko de la tria jarmilo" [7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Yvette Umuhire, Héroines et héros d'Afrique,Cheik Anta Diop, cargoconfetti.be, ISBN 978-2-9602837-0-9
  2. 2,0 2,1 (en) John G. Jackson and Runoko Rashidi, Introduction To African Civilizations (Citadel: 2001), ISBN 0-8065-2189-9, paĝoj 13–175.
  3. (en) Chris Gray, Conceptions of History in the Works of Cheikh Anta Diop and Theophile Obenga, Karnak House, 1989, paĝoj 11-155.
  4. (en) UNESCO, (1978), Symposium on the Peopling of Ancient Egypt and the Deciphering of the Meroitic Script; Proceedings, paĝoj 76–8 kaj en la ĝenerala diskuto paĝoj 85–101, 122–4
  5. (Vidu "General History of Africa Volume II – Ancient civilizations of Africa" (eld. G. Mokhtar), UNESCO, paĝoj 27–51.
  6. (en) Kemtiyu. Séex Anta – Cheikh Anta, retejo de la International Film Festival Rotterdam
  7. (ru) Журнал «Азия и Африка сегодня», N 1-6; изд-во восточной лит-ры, 2002