Jagmeet Singh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jagmeet Singh
Persona informo
Naskonomo Jagmeet Singh Jimmy Dhaliwal
Naskiĝo 2-an de januaro 1979 (1979-01-02) (45-jaraĝa)
en Scarborough
Etno Siko vd
Lingvoj anglafrancapanĝaba vd
Loĝloko Bramptono vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Osgoode Hall Law School • Universitato de Okcidenta OntarioYork University • Detroit Country Day School vd
Partio Ontaria Nova Demokratia Partio • Nov-Demokratia Partio vd
Subskribo Jagmeet Singh
Familio
Gefratoj Gurratan Singh vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jagmeet Singh Jimmy Dhaliwal (naskita en Scarborough la 2-an de januaro 1979) estas kanada politikisto kiu oficas kiel la estro de la Nov-Demokratia Partio ekde 2017. Singh estas la parlamentano de Burnaby South ekde 2019. Li estis elektita membro de la Leĝofara Asembleo de Ontario en 2011, por la elektodistrikto de Bramalea—Gore—Malton ĝis la komenco de sia kariero en federacia politiko. Singh, siko kun panĝaba origino, estas baratdevena kanadano, kaj tiel li estas la unua membro de videbla malplimulto kiu iĝis la estro de grava federacia politika partio en Kanado[1][2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Singh komencis sian karieron kiel advokato sperta pri kriminala juro. Lia politika kariero komencis en 2011, kiam li partoprenis en la federaciaj balotoj de 2011 en la federacia elektodistrikto de Bramalea—Gore—Malton, kaj malvenkis kontraŭ lia konservativa opoziciulo Bal Gosal[3]; Singh iĝis membro de la Leĝofara Asembleo de Ontario fine de 2011, venkinte sian liberalan opoziciulon Kuldip Kular[4]. En 2015, li estiĝis la adjunkta estro de la Nov-Demokratia Partio de Ontario, sub la direkto de Andrea Horwath ĝis 2017. En 2017 Singh anoncis sian kandidatecon por iĝi la federacia estro de la Nov-Demokratia Partio en baloto por anstataŭigi Thomas Mulcair. Singh estis elektita kiel estro la 1-an de oktobro 2017, en la unua balotvico, kun 53,8% procentoj de la voĉdonoj, kontraŭ tri opoziciuloj[5]. En la federaciaj balotoj de 2019, la novdemokratoj sub Singh gajnis 24 seĝojn kaj iĝis la 4-a partio en la Ĉambro de Deputitoj de Kanado, estante antaŭ tiuj balotoj la 3-a partio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]