Municipo Balvi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
municipo Balvi
(Balvu novads)
municipo
Balvi grandbieno
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historiaj regionoj Latgalio, Vidzeme
Ŝoseo P35 Gulbene-Viļaka-Rusio
 - Ŝoseo P36 Rēzekne-Gulbene
Urboj Balvi, Viļaka
Riveroj Bolupe, Vēde, Aiviekste, Pededze
Areo 2 386 km² (238 600 ha)
Loĝantaro 19 015 (2021[1])
Denseco 7,97 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-015
Vikimedia Komunejo: Balvu novads
Retpaĝo: balvi.lv

La distrikto > municipo Balvi (latve Balvu novads) estas distrikto en nordorienta Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en limoj de iama distrikto Balvi (latve Balvu rajons, 1949-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 4 iamaj pli malgrandaj komunumoj: latve Balvu novads, Baltinavas novads, Rugāju novads, Viļakas novads.

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente Pskova provinco de Rusio, sude distrikto Ludza kaj distrikto Rēzekne, norde distrikto Alūksne, kaj okcidente distrikto Gulbene kaj distrikto Madona.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 13-a jarcento, la nuna teritorio de distrikto Balvi apartenis al la Latgalia regiono Atzele, en 1224-1561 ĝi estis posedaĵo de la Riga Ĉefepiskopejo de Rigo en Livonio, kaj en 1561-1772 ĝi estis parto de Pollando. En 1772 ĝi estis inkludita en la rusa Pskova provinco, ekde 1802 en la Vitebska provinco. La 31-an de decembro 1917 estis proklamita sovetia potenco, kiu baldaŭ estis interrompita de germana okupado, kaj komence de 1919 ĝi estis restarigita ĝis majokiam la Respubliko Latvio prenis potencon.[2] Dum la Dua Mondmilito en julio 1944, kiam la germana armeo retiriĝis, la grandurbo estis fajrodetruita. Preĝejoj kaj kelkaj konstruaĵoj ĉe la periferio de la grandurbo restis sendifektaj, lasante nur 1/3 de la populacio. La urbo iĝis regiona centro en 1950 kaj estis rekonstruita.[3]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto situas en la norda parto de la malaltebenaĵo de Orienta-Latvio (latve Austrumlatvijas zemiene). Oriente estas la Velikaja malaltebenaĵo (latve Veļikajas zemiene), kaj en la mezo - la Norda-Latgalio alteco (latve Ziemeļlatgales pacēlums; ĝis 135 metroj super la marnivelo), kiu estas onda morena ebenaĵo kun morena montetaj en la oriento. Grundoj - podzoligitaj, gazonaj podzoligitaj kaj marĉaj. Mineraloj: argilo (en Kuprava), gruzo (en Plešova), torfo (la plej grandaj torfejoj - marĉoj Bērzpils, Lutiņānu, Lagažu-Šņitku). Arbaroj kovris 38% de la areo kaj marĉoj 10% en 1980.

Averaĝa temperaturo: -7  °C en januaro, +17  °C en julio. Precipitaĵo 550–600 mm jare (1980).

Gravaj riveroj:

  • En la baseno de Daŭgavo - Pededze, Bolupe, Vārniene, Iča, Tilža.
  • En la baseno de Velikaja - Vāda, Kuhva, Rika, Koura.

47 lagoj kun areo de pli ol unu hektaro, la plej granda - lagoj Pērkonu (2,3 km²), Balvu (1,7 km²), Vilakas (1,4 km²).[2]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Distrikto Balvi havas 19 015 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 8 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Loĝantaro (2021)
1. Balvi Urbo 5914
2. Viļaka Urbo 1221
3. Žīguri Vilaĝo 522
4. Tilža Vilaĝo 469
5. Kubuli Vilaĝo 433
6. Baltinava Vilaĝo 431

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Urboj (pilsēta)[redakti | redakti fonton]

Balvu pilsēta, Viļakas pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)[redakti | redakti fonton]

Baltinavas pagasts, Balvu pagasts, Bērzkalnes pagasts, Bērzpils pagasts, Briežuciema pagasts, Krišjāņu pagasts, Kubulu pagasts, Kupravas pagasts, Lazdukalna pagasts, Lazdulejas pagasts, Medņevas pagasts, Rugāju pagasts, Susāju pagasts, Šķilbēnu pagasts, Tilžas pagasts, Vectilžas pagasts, Vecumu pagasts, Vīksnas pagasts, Žīguru pagasts.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, p. 1-656. Rigo, 1981.
  3. Balvi.lv. La districto.