Pāvilosta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pāvilosta
Urbo
Rivero Saka en Pāvilosta
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Dienvidkurzeme, "Suda Kuronio"
Historia regiono Kuronio
Rivero Saka
Koordinatoj 56° 53′ 21″ N 21° 10′ 37″ O / 56.88917 °N, 21.17694 °O / 56.88917; 21.17694 (mapo)
Areo 6,3 km² (630 ha)
Loĝantaro 860 (29.01.2021)
Denseco 136,51 loĝ./km²
Urborajtoj 1991
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-3466
Vikimedia Komunejo: Pāvilosta
Retpaĝo: pavilosta.lv

Pāvilosta - jen latve, historie ankaŭ germane Paulshafen, ambaŭ nomoj nur uzatas ekde la jaro 1879, vidu sube - estas havena urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la okcidento de Latvio. Ĝi ekde julio 2021 apartenas al la tiam fondita municipo Dienvidkurzeme, "municipo Suda Kuronio", kaj situas en okcidenta parto de la municipo apud la Balta Maro. Ĉe la enfluejo de rivero Saka (rivero nur 6 kilometrojn longa, kreita per kunfluo de la riveretoj Tebra iom pli norde kaj Durbe iom pli sude) en la maron ekzistas haveno. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 46 km de Grobiņa, 53 km de Liepāja kaj 210 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 817 personoj sur areo de 6,07 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 135 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 13-a jarcento, kurona haveno Saka situis ĉe la enfluejo de la samnoma rivero. La haveno unuafoje dokumente estis menciita en traktato de 1253 de la germanlingva Livonia Ordeno, kiu tiam finkonkeris la regionon. Ekde tiu jaro la areo estis regita de la same germanlingva episkoplando de Kuronio, poste de la aŭtonoma regiono Piltene.

En 1795 la Piltene regiono, kune kun Saka haveno, estis aneksita al la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integriĝis en la Kuronian provincon.[2]

En 1879 komenciĝis la konstruado de plentaŭga haveno kaj vilaĝo, kiu estis nomita latve Pāvilosta respektive germane Paulshafen (Paŭla haveno). Evoluo estis malrapida ĝis 1893, kiam la konstruado de la milithaveno en Liepāja/Libau komenciĝis kaj Pāvilosta iĝis liverhaveno. Konstruado de malgrandaj ŝipoj komenciĝis, 15 ŝipoj estis konstruitaj en la vilaĝo. Dum la unua mondmilito, la loka kargo kaj fiŝkapta floto preskaŭ estis tute detruitaj.

Post la Milito de latvia sendependiĝo (1918-1920), Pāvilosta estis inkludita en la novestablita Respubliko Latvio. Ekde tiam, la loĝloko ekzistis plejparte kiel fiŝkaptista vilaĝo. En 1952 Pāvilosta ricevis la statuson de laborista vilaĝo (ekde 1961 - urbovilaĝo), en 1991 akiris urborajtojn. En la 21-a jarcento, la turisma infrastrukturo komencis formiĝi, la Saka estuaro estis profundigita ĝis 4,5 metroj, permesante al malgrandaj pramoj eniri.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la marborda malaltebenaĵo borde de la rivero Saka.[3]

Averaĝa temperaturo estas -3°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 750-800 mm jare.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La sola aŭtovojo de la urbo estas P111 (Ventspils-Grobiņa).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj Jaro Homoj[2][4]
1920 718 2000 1290
1935 795 2011 1026
1967 1100 2021 838

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj kune Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 1290 947 (93%) 47 (4%) 2 (0%) 9 (1%) 1 (0%) 14 (1%) 6 (0%)
2021 838 772 (92%) 42 (5%) 4 (0%) 7 (1%) 0 (0%) 9 (1%) 4 (0%)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Naturrezervejo "Pāvilosta griza duno"
  • Pāvilosta Granda Ŝtono en maro
  • Loka muzeo
  • Centjara Parko

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 2, p. 752.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]