Saltu al enhavo

Jorge Sanz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge Sanz
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1969 (1969-08-26) (55-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Colegio Nuestra Señora del Pilar Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Paloma Gómez (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Merlín Sanz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jorge SANZ Miranda (Madrido, 26-a de Aŭgusto 1969) estas hispana aktoro.

Li debutis estante ankoraŭ naŭjara en la filmo La miel (La mielo, 1979), de Pedro Masó kun Jane Birkin. En 1982, post partopreno en Conan the Barbarian (1982) en 1981​, ĉefrolulis en Crónica del alba. Valentina de Antonio Betancor kun Anthony Quinn. Ankoraŭ adoleskulo, li partoprenis en filmoj kiel Mambrú se fue a la guerra, de Fernando Fernán Gómez kaj El año de las luces, de Fernando Trueba, kie li koincidis por la unua fojo kun Maribel Verdú, kun kiu li poste ofte laboris.

Kun Vicente Aranda li partoprenis en tre gravaj filmoj, jam de plenkreskaj roluloj, inter kiuj Si te dicen que caí, Amantes kaj Libertarias, krom la televidserio Los jinetes del alba. En ĉiuj el ili li kunludis kun Victoria Abril.

Lia laboro en Belle Époque (1992) havigis al li internacian famon. Ekde tiam li aktoris por komedioj kiel Los peores años de nuestra vida, de Emilio Martínez Lázaro, Cha-cha-chá, de Antonio del Real, kaj Oviedo Express, de Gonzalo Suárez.

Kun Fernando Trueba kaj Penélope Cruz laboris en La niña de tus ojos (1998). Poste aperis en, inter aliaj, Tuno negro, El Lobo kaj Bienvenido a casa. Poste agadis en teatro kaj televidserioj. Laŭlonge de la 21-a jarcento lia kariero ekdekadencis. Li ricevis premiojn ĉefe en la dua duono de la 1980-aj kaj en la 1990-aj jaroj.

Televidserioj

[redakti | redakti fonton]
  • Segunda enseñanza (1986) epizodo 1 Los campeones
  • Pepe Carvalho (1986) epizodo 1 Young Serra, peso pluma
  • La forja de un rebelde (1990)
  • Los jinetes del alba (1991)
  • Curro Jiménez, el regreso de una leyenda (1994) kiel filo de Curro Jiménez
  • Colegio Mayor (1994-1996)
  • Pepa y Pepe (1995)
  • A las once en casa (1999)
  • Un paso adelante (2004)
  • El inquilino (2004)
  • Cazadores de hombres (2008) (Operación Nido)
  • Aída (2009) (epizodo No sin mi famoso, 6a sezono) kiel li mem.
  • ¿Qué fue de Jorge Sanz? (2010, 2016 kaj 2017)
  • Hospital Central (2012)
  • Olmos y Robles (2015)
  • Algo que celebrar (2015)
  • Amar es para siempre (2015-2016)
  • El hombre de tu vida (2016)
  • Águila Roja (2016)
  • Derecho a soñar (2019)
  • El vecino (2019)
  • Arsénico, por favor (2003). Reĝisorita de Gonzalo Suárez.
  • Pequeños crímenes conyugales (2005). De Eric-Emmanuel Schmitt. Reĝisorita de Tamzin Townsend. Kun Amparo Larrañaga.
  • Descalzos por el parque (2007). Adapto kaj reĝisorado de de Pep Antón.
  • Amigos hasta la muerte (2009). Reĝisorita de Javier Veiga. Kun Melanie Olivares y Javier Veiga.
  • Crimen perfecto (2011). Reĝisorita de Víctor Conde.
  • Orquesta Club Virginia (2012). Laŭ samnoma filmo.
  • Tiempo (2016).
  • El Funeral (2018).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]