Frigyes Ferenczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frigyes Ferenczi
Frigyes Ferenczi
Frigyes Ferenczi
Persona informo
Naskonomo Rosenberg Rafael
Naskiĝo la  11-an de septembro 1867(nun 1867-09-11)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 21-an de julio 1935
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro • verkisto de nefikcio
vdr

Frigyes Ferenczi [fridjeŝ ferenci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferenczi Frigyes estis hungara aktoro, reĝisoro, scenaristo. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Rosenberg Rafael, lia prenita plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Ferenczi Ferenc Frigyes Rafael, lia onklo estis Károly Goldmark.

Rafael Rosenberg[1][2] naskiĝis la 11-an de septembro 1867 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 21-an de julio 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Ferenczi devenis el juda familio. Li frekventis lernejojn en Pápa, Budapeŝto kaj aktorlernejo de Burgoteatrejo. En 1892 li membriĝis en teatra kompanio de Pál Rakodczay en Baja. Baldaŭ li rolis en aliaj provincaj urboj ĉe Lajos Pesti Ihász, Miklós Kunhegyi, Ignác Krecsányi, József Nádassy, Gyula Zilahy, Endre Almássy en urboj Zombor, Szabadka, Debrecen, Szeged. Kelkfoje li ankaŭ reĝisoris. Li ricevis stipendiojn en 1908 kaj 1912. Li venis al Budapeŝto jam kiel reĝisoro de Teatro Városi. Ekde 1917 ĝis sia morto li estis reĝisoro de Budapeŝta Ŝtata Operejo escepte inter 1919-1922, tiam de Operetoteatro (Budapeŝto). Li verkis aŭ tradukis scenarojn. Li edziĝis en 1893, en la sama jaro li kristaniĝis.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A debreceni színtársulat albuma (1908)
  • Színház és rendezés (1910)
  • Színművészet (1914)

Liaj scenaroj[redakti | redakti fonton]

  • Krach Móni, az óbudai fenegyerek (komedio)
  • Árgyirus királyfi (kunaŭtoro, ankaŭ reĝisoro, 1924)
  • Kaiser Pepi utazása a világ körül egy éjszaka (revuo, 1928)
  • Őfensége mulat (baleto)
  • A csipke (baleto)

Liaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]