Ahmed Harkan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmed Harkan
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1982 (1982-12-10) (41-jaraĝa)
en Aleksandrio
Lingvoj arabaegipt-araba
Ŝtataneco Egiptio
Okupo
Okupo homrajta aktivulo
vdr

Ahmed Hussein Harkan (arabe أحمد حسين حرقان [ˈæħmæd ħeˈseːn ħɑɾˈqɑːn]) (naskita la 10-an de decembro 1982) estas egipta aktivisto por parollibereco. Li estas blogisto, filmetisto, kaj kreinto de la Free Mind e-kanalo,[1] kaj ofte aperis je pluraj egiptaj parol-televidaĵoj por diskuti la rajtojn de nekredantoj dum siaj 10 jaroj kiel ateisto kaj aktivisto ekde 2010 ĝis 2020.

Dum la 30-a de marto 2020, 4 monatojn post plenumigo de 57-taga malsatostriko protestanta pro sia rajto foriri el Egiptujo kaj edziĝi kun sia fianĉino en Tunizio, Harkan diris, ke li reiĝis islamano.[2] Post li strebis foriri el Egiptujo al Tunizio dum januaro 2021, Harkan revenis al siaj aktivaĵoj denove kiel ateista aktivisto. Kaj post kelkaj monatoj en Tunizio, li transloĝiĝis al Italujo kaj daŭrigis siajn aktivaĵojn.[3][4]

Lia unua nomo estas alterne latinalfabete literumita kiel Ahmed kaj Ahmad, lia kromnomo estas Harkan.[5][6] Fojfoje li uzis siajn unuan kaj duan nomojn kiel Ahmed Hussein.[7][8]

Frua vivo kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Harkan kreskis en islama familio alturnita al Salafia movado de Islamo. Li ricevis religian edukon el islama klerulo Ĝaser Al Borhami.[5] Li pasigis grandan parton de sia junaĝo kiel konservemega salafisma islama fundamentismulo.[5] En junio 2010,[9] 27-jaraĝe, Harkan decidis rompi el sia pasinteco, bruligi ĉiujn siajn religiajn atestilojn kaj rekomenci sian edukon de nulo.[5] Lia patrino estis ŝokita, kiam li konfesis sian ateismon, kaj lia ŝeiĥo Ĝaser sendis lin al psiĥiatro, kiu konkludis, ke Harkan ne estis freneza, sed nur ateisto. Ĝaser rifuzis la diagnozon kaj insistis, ke Harkan estis »malsana el dubo«.[8]

Aktivistado[redakti | redakti fonton]

Ekde sia malreligiiĝo, Harkan estis el la malmultaj nekredantoj en Egiptujo, kiu kuraĝis paroli malkaŝe pri esti ateisto, kaj estis invitita al pluraj egiptaj parolaj televidaĵoj por diskuti la rajtojn de la senreligiaj civitanoj.[5]

Murdoprovo de 2014 kaj aresto[redakti | redakti fonton]

Laŭ amaskomunikilaro, Harkan kaj lia graveda edzino, Nada Mandur (Sali) Harkan, supervivis murdoprovon dum la vespero de la 25-a de oktobro 2014. Harkan sukcesis forkuri kun sia edzino, ricevinta vundojn kaj iris al la policejo Alhanafie–Alajlany por raporti la eventon, kune kun sia amiko Karim Ĝimi.[5] La atakintoj postkurintaj ilin, diris al la policanoj, ke Harkan »insultis Islamon kaj komparis la Profeton kun la Islama Ŝtato« televide.[10] Anstataŭ agi por helpi Harkan kaj sian edzinon kaj sian amikon, la policanoj plu atakis ilin[11] kaj ili estis malliberigitaj kaj akuzitaj pro blasfemoj kaj »misfamigo de religio« laŭ artikolo 98a de la egipta punkodo ĉar li demandis »Kion faris Islama Ŝtato, kiun ne faris Muhammad?« en egipta parola televidaĵo.[6] La advokato de Harkan estis alhontigita kaj forpelita el la policejo.[5] Post 24 horoj mallibere,[10] Ahmad kaj Sali Harkan kaj ilia amiko Ĝimi estis liberigitaj, kaj akuzoj kontraŭ ili estis abandonitaj.[5] Tamen, ili devis transloĝiĝi al alia domo, por eviti minacojn kaj fitraktadojn.[10]

Posta aktivistado[redakti | redakti fonton]

Dum aŭtuno de 2014, Harkan kaj Mandur kreis la kanalon Free Mind TV, kiu strebas disvastigi nereligiajn liberalajn ideojn. Kun Harkan kiel parolanto kaj Mandur kiel filmisto kaj direktoro, epizodoj estis registritaj en sekretaj lokoj en Egiptujo, kaj redaktitaj kaj produktitaj en studio en Usono fare de la produktoro iraka Ĥaldun Alghanimi.[10]

Ahmed Harkan priparolante seksan subpremadon en mezoriento (2017)

Dum la 24-a de marzo 2015, Harkan partoprenis en libera diskuto inter senreligiaj egiptoj, moderata fare de la esploristo Amr Ezat kaj gastigita fare de la Forumo de Religio kaj Libero, en la centrejo de Egipta Iniciato por Personaj Rajtoj. Ezat pridemandis, ĉu Harkana ateisteco televida estis efika aktivista kielo: "mi konsilis al li [Harkan] ne fari tion publike, aŭ li irus malliberejen, sed li diris, ke socio bezonis tian ŝokon. Mi miras, ĉu tiu ŝoko havus bonan efikon por la rajtoj de nekredantoj."[1] Harkan defendis sian aperon dirante: "Se ĉiuj sendiuloj sindeklarus, la Ŝtato ne plu traktus ilin kiel malvolatan malplejmulton."[1] Al iu aŭskultanto, kiu diris, ke ateistoj ekhavus plian simpation, se ili ne ofte »insultis religion«, Harkan respondis, ke "Ni rajtas sin esprimi," kaj Ismail Mohamed (gastiganto de The Black Ducks) aldonis: »Ĉu ni unue havu niajn rajtojn, antaŭ paroli pri insultoj kaj fiparolado?«[1]

Dum oktobro 2019, Harkan estis malpermesita vojaĝi eksterlande fare de Nacia Sekureco en Kaira flughaveno, kiam li provis vojaĝi al sia fianĉino Tunizien. Li ek-malsatstrikis dum 57 tagoj ĝis decembro 2019.[12]

Ŝajnigo de reislamaniĝo[redakti | redakti fonton]

Dum la 30-a de marzo 2020, kvar monatojn post plenumado de la 57-taga malsatstriko por protesti por sia rajto foriri el Egiptujo kaj edziĝi kun sia fianĉino Tunizie, Harkan diris, ke li reislamiĝis.[2][noto 1] Dum januaro 2021, Harkan foriris el Egiptujo; Harkan diris, ke li decidis ĉesi la malsatostrikon, kion li komencis, por pristudi rezervan planon. Post 57 tagoj, li iris en la plej sudan Egiptujon, en Abo-Sunbul kaj lago Naser, kie estas landlimo inter Egiptujo kaj Sudano; tie, kie li alrigardis la veturvojon, tra kiu li povus iri; kiun li fine trairis, post plenan jaron studante la situacion. Unu el la ĉefaj etapoj estis certigi plenumi antaŭ apliki sian planon ŝajnigi reislamiĝi. La ideo, malantaŭ tiu anonco, estis eviti esti rekonita kiel teroristo, dum marŝado Tunizien. Harkan sukcesis iri Tunizien el Egiptujo, laŭvorte piedirante tra Sudano, Ĉado kaj Libio tra la dezerto. Post multa tempo tie en Tunizio, Harkan transloĝiĝis al Italujo.[3][4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lia anonco arablingva en Jutubo estas Ahmed Harkan ĉe YouTube

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 "Non-believers express their thoughts at Religion and Freedoms Forum", Egypt Independent, 1a de Aprilo 2015. Kontrolita 19a de Aprilo 2018.
  2. 2,0 2,1 "Ünlü ateist Müslüman oldu: ‘Koronavirüs sürecinde yaşadıklarımız...’", Yeni Akit, 1a de Aprilo, 2020.
  3. 3,0 3,1 (in en) احمد حرقان والطريق إلى الحرية, https://www.youtube.com/watch?v=4A228zZFAuI, retrieved 2021-06-18 
  4. 4,0 4,1 (in en) شكراً أخي حامد عبد الصمد, https://www.youtube.com/watch?v=w5LoPlrZYpw, retrieved 2021-06-18 
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 Rachael Black. Freedom to Ahmed Harqan, Sally Harqan, and Karim Jimy. Richard Dawkins Foundation. Alirita 19a de Aprilo 2018.
  6. 6,0 6,1 David D. Kirkpatrick. "Raising Questions Within Islam After France Shooting", 8a de Januaro 2015.
  7. France 24 montris lian nomon kiel "Nada Monder" en 2014. Sonia Dridi & Yahya Fahiem. "Reportage : Le Caire mène la guerre à l'athéisme", France 24, 29a de Septembro 2014. Kontrolita 20a de Aŭgusto 2018. (france)
  8. 8,0 8,1 Elizabeth Arrott. "Egypt's Atheists Struggle to be Heard, Not Jailed", Voice of America, 5a de Decembro 2013. Kontrolita 19a de Aprilo 2018.
  9. Passant Darwish. "Egypt's 'war on atheism'", Al-Ahram, 14a de Januaro 2015. Kontrolita 19a de Aprilo 2018.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Heather Murdock. "Defying Taboo, Middle East Atheists Launch TV Channel", Voice of America, 30a de Aprilo 2015. Kontrolita 19a de Aprilo 2018.
  11. Atheist Egyptian couple escape a lynch mob, only to be beaten by the police. Dotmsr (8a de Decembro 2014). Alirita 6a de Marto 2018.
  12. Hameed, Sadia. Egypt Let Ahmed Harkan Travel Now. Ex-Muslim (19a de Novembro, 2019).

esp