Frigyes Funtek
Frigyes Funtek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de marto 1958 (66-jaraĝa) en Szany |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ybl Miklós Építőipari Műszaki Főiskola (en) (–1979) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1984) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro |
Frigyes Funtek [fridjeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Funtek Frigyes estas hungara aktoro, reĝisoro, voĉoaktoro, altlerneja instruisto.
Frigyes Funtek[1][2] naskiĝis la 24-an de marto 1958 en Szany.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Frigyes Funtek akiris arkitekturan diplomon en altlernejo en Budapeŝto en 1979, poste aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1984. Lia ĉefinstruisto estis Imre Kerényi. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto), sed en 1988 li translokiĝis al Parizo. Inter 1999–2007 li instruis en Udine, inter 2008-2011 li estis arta gvidanto de Nacia Teatro (Győr). Ekde 2022 li instruis en la menciita altlernejo (intertempe levita universitato). Li edziĝis dufoje, fine li vidviĝis, li havis filon. Li ricevis premiojn en 1984 kaj 1996.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- La Venecia Komercisto - Bassanio
- Henriko la 4-a - Harry
- Henriko la 5-a - dauphin
- Ŝekspiro-Friedrich Dürrenmatt János király - Faulconbridge Fülöp; Sir Richard Plantagenet
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - juvelvendisto; kondamnito
- Károly Szakonyi: Adáshiba - Emberfi
- András Sütő: Ádvent a Hargitán - Gábor Zetelaki
Liaj teatraj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- István Örkény: Tóték (1992, 2000, 2012, 2013)
- Ŝekspiro: La Dresado de la Megero (2003)
- Károly Szakonyi: Adáshiba (2013)
- Mihály Fazekas: Lúdas Matyi (2016)
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Suli-buli (1982)
- Köd (1994) - Viktor
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Brandon Lee, Samvel Sarkisyan[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A nagyenyedi két fűzfa (1979)
- Peer Gynt (1988) - maldikulo
- Studio des artistes (serio, 1997) - Vladimir Slasky
- Un homme en colère (serio, 2001) - Joseph Lamovi
- A besúgó (serio, 2022) - Comrade Csaplár