Michael Ignatieff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Ignatieff
Persona informo
Michael Grant Ignatieff
Naskiĝo 12-an de majo 1947 (1947-05-12) (76-jaraĝa)
en Toronto
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato de Oksfordo • Kolegio Triunuo • Universitato Harvard • Upper Canada College • Universitato de Toronto vd
Partio Liberala Partio de Kanado vd
Subskribo Michael Ignatieff
Familio
Dinastio Ignatyev family vd
Patro George Ignatieff vd
Patrino Alison Grant vd
Profesio
Okupo ĵurnalistohistoriistopolitikisto • romanisto • filozofoverkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo ĵurnalistolektoro vd
Aktiva en Otavo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michael Grant IGNATIEFF (naskiĝis la 12-an de majo 1947 en Toronto) estas kanada verkisto, historiisto, kaj politikisto, gvidanto de la Liberala Partio de Kanado (2009-2011). Ekde 2016 li estas rektoro de la Mez-Eŭropa Universitato en Budapeŝto. Antaŭ 2005, la skribaĵoj de Ignatieff pri homaj rajtoj kaj internacia politiko listigis lin en la 37-an rangon de listo kun la plej influhavaj publikaj intelektuloj preparita de la revuoj Prospect kaj Foreign Policy[1].

Lia patro, George Ignatieff, estis kanada diplomato. Lia avo, grafo Pavel Nikolaeviĉ Ignatieff (Павел Николаевич Игнатьев), estis proksima konsilisto de la Imperiestro de Rusio, Nikolao la 2-a.

En la jaroj 1978-2000 li vivis en Anglio, kie li laboris en la universitatoj de Kembriĝo kaj Oksfordo, kaj ankaŭ estis politika komentisto ĉe BBC.

En la jaroj 2000-2005 li laboris en Usono en la Universitato Harvard [2] kaj ekde 2005 en Kanado, en la Universitato de Toronto. Jaron poste, li estis elektita membro de la kanada parlamento. De 2-a de majo 2009 ĝis la 25-a de majo 2011, li estis la gvidanto de la Liberala Partio de Kanado.

Li verkis artikolojn por The Globe and Mail (Toronto) kaj The New York Times. En 1993, li estis finalisto por la Premio Booker kun la romano Scar Tissue..

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li verkis plurajn romanojn kaj librojn pri internaciaj rilatoj.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • 1991 Asya
  • 1993 Scar tissue (Cikatra histo)
  • 2005 Charlie Johnson in the Flames (Charlie Johnson en la flamoj)

Internaciaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

  • 1978 A Just Measure of Pain: Penitentiaries in the Industrial Revolution 1780-1850 (Justa Mezuro de Doloro: Malliberejoj en la Industria Revolucio)
  • 1984 The Needs of Strangers (La Bezonoj de Fremduloj)
  • 1987 The Russian Album (La Rusa Albumo)
  • 1994 Blood and Belonging: Journeys Into the New Nationalism (Sango kaj Aparteno: Vojaĝoj en la Novan Naciismon)
  • 1997 Warrior's Honour: Ethnic War and the Modern Conscience (La Honoro de Militisto: Etna Milito kaj la Moderna Konscienco)
  • 1998 Isaiah Berlin: A Life (Isaiah Berlin-biografio)
  • 2000 Virtual War: Kosovo and Beyond (Milito: Kosovo kaj Pretere)
  • 2000 The Rights Revolution (La Rajto-Revolucio)
  • 2001 Human Rights as Politics and Idolatry (Homaj Rajtoj kiel Politiko kaj Idolkulto)
  • 2003 Empire Lite: Nation-Building in Bosnia, Kosovo and Afghanistan (Imperio leĝere: Nacikonstruado en Bosnio, Kosovo kaj Afganio)
  • 2004 The Lesser Evil: Political Ethics in an Age of Terror (La Malgranda Malico: Politika Etiko en Aĝo de Teroro)
  • 2005 American Exceptionalism and human rights (Amerika Esceptismo kaj homaj rajtoj)
  • 2009 True Patriot Love (Vera patriota amo)
  • 2013 Fire and Ashes: Success and Failure in Politics (Fajro kaj Cindro: Sukceso kaj Fiasko en Politiko)
  • 2017 The Ordinary Virtues: Moral Order in a Divided World (La ordinaraj virtoj: Morala ordo en dividita mondo)
  • 2021 On Consolation: Finding Solace in Dark Times (Pri konsolo: Trovi konsolon en malhelaj tempoj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "The Prospect/FP Top 100 Public Intellectuals".
  2. (en) "Michael Ignatieff Arkivigite je 2010-03-10 per la retarkivo Wayback Machine". Carnegie Council for Ethics in International Affairs.