Erholungsgesellschaft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erholungsgesellschaft
organizaĵo
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Vajmaro
vdr

Erholungsgesellschaft estis germana societo kies anoj estis burĝoj de Vajmaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi devenis en 1817 el la burĝara ligo Ressource fondita en 1799. Inter la membroj estis Clemens Wenzeslaus Coudray, Johann Nepomuk Hummel kaj Franz Liszt. Temis iel pri antaŭula organizaĵo de en Vajmaro nur mallrapide evoluanta urboburĝa kulturo.[1] Plej multis ane ŝtataj oficistoj kvankam poste alvenis ankaŭ komercistoj, artistoj kaj verkistoj.[2] Ĝin protektis ankaŭ la kortego kiu donis al ĝi la staton de jura persono.[3]

La areo, kiu ekde 1804 apartenis al la klubo (kaj kiun la anoj ŝanĝis parken) estis estinta ĝardeno de la fabelrakontisto Johann Karl August Musäus.[4] Tie en 1827 lia grandduka moŝto Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) starigis Eŭfrozino-monumenton je honoro de Christiane Becker-Neumann. La originalo troviĝas sur la Historia tombejo vajmara. Johann Wolfgang von Goethe, Franz Kirms kaj Karl August Böttiger kolektis monon por kreo de Euphrosyne-Denkmal laŭ desegno de Johann Heinrich Meyers fare de la gotaa skulptisto Friedrich Wilhelm Eugen Döll.[5]

La klubejo, konstruita inter 1858 kaj 1860 de Carl Heinrich Ferdinand Streichhan, estas la nuntempa porjunulara kaj kultura centro Mon ami de sur Goethe-placo nr 12.

Malfondo societa estis en 1897.[6] Antaŭa de Coudray inter 1825 kaj 1828 farita klubejo ĉe monteto Rothäuser Berg malkonstruitis en 1897. Almenaŭ konserviĝis ties konstruplanoj.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]