Christiane Becker-Neumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Christiane Becker-Neumann
ChristianeBecker-Neumann.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1778 (1778-01-01)
en Krosno ĉe la Odro
Morto 22-an de septembro 1797 (1797-09-22) (19-jara)
en Vajmaro
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Jacobsfriedhof Weimar
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Heinrich Becker
Infanoj 2
Parencoj Carl Werner
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Christiane Luise Amalie BECKER-NEUMANN, (naskiĝinta la 15-an de decembro 1778 en Krosno Odrzańskie, mortinta la 22-an de septembro 1797 en Vajmaro) estis germana aktorino trejnita fare de Johann Wolfgang von Goethe.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

La Kortega teatro vajmara, ĉ. 1800
Eŭfrozino-monumento en Vajmaro

Estante filino de la aktora paro Johann Christian kaj Johanna Elisabeth Neumann ŝi ekde la junaj jaroj konfrontiĝis je aktorumado. La patro, estro de aktora trupo, ankaŭ instruis ĝin. Jam en 1784 ŝi aperis unuafoje sursceneje kaj ludis en diversaj infanaj roloj.

La saman jaron ŝi venis kun la fratinoj kaj gepatroj je la trupo de Joseph Bellomo kies teatrejo ĉe Wilhelm-burgo estis brulkonsumiĝinta jam en 1774. Nova scenejo fariĝis nur en 1779 kiam starigitis reduta kaj komedia domo kontraŭe al Wittumspalais.

Trejniĝo fare de Schröter kaj Goethe[redakti | redakti fonton]

Vajmare ŝi unuafoje spekteblis en 1797 en la ĉefrolo de Nobela knabo de J. Engels. Ŝi tiom furoris ke dukino Anna Amalia komisiis la famekonatan kantistinon kaj aktorinon Corona Schröter okupiĝi pri ties perfektiĝo aktora. Schröter ŝin ne nur instruadis sed ankaŭ gastigis ŝin ĉe si por la daŭro de du jaroj. Post la fondo de la Vajmara kortega teatro en 1791 la 13-jaraĝa Neumann akceptitis kune kun la patro kaj aliaj aktoroj en la kutimaktoraron; tiutempe estris la teatrejon Goeto. Post la surprize tuja morto de la patro Goeto mem ligis kaj devontigis sin je la ŝia plua kleriĝo profesia. Por li ŝi estis aminda, naturega talento kiu ne malofte forpelis ĉe li ĉian tedon teatrorilatan.

Nupto kun Heinrich von Blumenthal/Becker[redakti | redakti fonton]

Tombo de Christiane Becker-Neumann sur la Jakobo-tombejo

En la aĝo de 15 jaroj ŝi edziniĝis al la reĝisoro kaj aktoro Heinrich von Blumenthal. Tiam ŝia famo kreskis kaj tragedie kaj komedie. Jam mallongan tempon post la nasko de la unua filiono en 1794 ŝi denove aperis sursceneje. Inter ŝiaj plej kontataj roloj nombriĝis Emilia Galotti kaj Minna von Barnhelm el la samnomaj dramoj de Lessing, Amalia ĉe La rabistoj, Luise ĉe Kabale und Liebe kaj princino Eboli ĉe Don Karlo de Friedrich Schiller, Klärchen ĉe la goeta Goethes Egmont kaj Ophelia ĉe la ŝekspiran Hamleto. Ankaŭ Christoph Martin Wieland estis entuziasmiĝinta pri ŝia talento kiu profetis ke baldaŭ ĝi estos la plej konata kaj unika aktorino en Germanujo. Ŝia amiko Friedrich Wilhelm Gotter komparis ŝin kun Charlotte Ackermann.

La dua filino naskiĝi en junio 1796 kaj mortis nelanoge post. Dum somero 1797 malsaniĝis Becker-Neumann dum gastludado en Bad Lauchstädt kaj indikoj pri tuberkulozo konkretiĝis. Ŝiajn lastajn antaŭpublikajn sinprezentojn ŝi en la rolo de Eŭfrozino en la teatraĵo Das Petermännchen. Sendite en la 18.8. hejmen por ripozumi, ŝi mortis tie kaj entombigitis en la Jakoba tombejo.

Ŝia nepo estis la vajmara pentristo Carl Friedrich Heinrich Werner.

Goeto kaj Christiane[redakti | redakti fonton]

Memortabulo ĉe ŝia loĝdomo en Bad Lauchstädt, Goethe-strato 12

Becker-Neumann iĝis por Goeto pro ŝia gracieco kaj ĉarmo idolo por multaj liaj knabinaj roloj.[1] Krome Goeto sentis sin altirata je ŝi ame.[2]

Christiane-Becker-Neumann-monumento

Post ŝia morto memoris ŝin Goeto, kiu tiutempe planis vojaĝon je Svislando, per distiĥoj de la elegio Euphrosyne (1797).[3]

La ĝenerale reganta voligis havi monumenton por ŝi. Goeto, Franz Kirms kaj Karl August Böttiger ebligis per monkolekto ke en 1800 sur la monteto Rosenhügel de ĉe Rothäuser-ĝardeno (kiu nuntempe ne plu apartenas al Ilm-parko; en eosta direkto) fariĝu laŭ desegnaĵoj de Johann Heinrich Meyers fare de Friedrich Wilhelm Eugen Döll la artaĵo Euphrosyne-Denkmal.[4] Ĝin kopiis en 1912 Gottlieb Elster kune kun disĉiploj kaj videblas norde apud la Goeta ĝardendomo; pagis ĝin Marie, la edzino de la verkisto Ernst von Wildenbruch. Ekde 1800 la originalo troviĝas kontraŭe al la Urba kastelo; ekde 1950 ĝi estas ĉetombeje tuj ĉe la Princa kripto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jen konfeso lia el letero goeta je la vajmara generaldirektoro Böttiger: "So hatte ich sie gewiss vor Augen und meine Mädchen und Frauen bildeten sich nach ihr und ihren Eigenschaften. Es kann größere Talente geben, aber für mich kein anmutigeres."
  2. El letero skribita kelkajn jarojn poste: "Ich habe 22 Jahre lang dem Theater vorgestanden, ohne mir eine Schwäche gegen eine Actrise zu verstatten, deren mehrere, besonders Euphrosyne und die Wolff, es mir doch sehr nahe gelegt."
  3. "Lébe wóhl! schon zíeht mich’s dahín in schwánkendem Éilen. / Éinen Wúnsch nur vernímm, fréundlich gewáehre mir íhn: / Láss nicht úngerúehmt mích zu den Schátten hinábgehn! / Núr die Múse gewáehrt éiniges Lében dem Tód. / Dénn gestáltlos schwében umhér in Pérsephonéias / Réiche mássenwéis Schátten, vom Námen getrénnt; / Wén der Díchter áber gerúehmt, der wándelt, gestáltet, / Éinzeln, geséllet dem Chór áller Heróen sich zú. / Fréudig trét’ ich einhér, vón deinem Líede verkúendet, / Únd der Góettin Blíck wéilet gefáellig auf mír. / Míld empfáengt sie mich dánn, und nénnt mich; es wínken die hóhen / Góettlichen Fráuen mich án, ímmer die náechsten am Thrón. / Pénelopéia rédet zu mír, die tréuste der Wéiber, / Áuch Euádne, geléhnt áuf den gelíebten Gemáhl. / Júengere náhen sich dánn, zu frúeh herúnter gesándte, / Únd beklágen mit mír únser geméines Geschíck. / Wénn Antígone kómmt, die schwésterlíchste der Séelen, / Únd Polýxena, trúeb nóch von dem bráeutlichen Tód, / Séh’ ich als Schwéstern sie án, únd trete wúerdig zu íhnen; / Dénn der trágischen Kúnst hólde Geschóepfe sínd sie. / Bíldete dóch ein Díchter auch mích; und séine Gesáenge, / Já, sie vollénden an mír, wás mir das Lében verságt." - versoj 119-140 de Euphrosyne
  4. Susanne Müller-Wolff: Ein Landschaftsgarten im Ilmpark: Die Geschichte des herzoglichen Gartens in Weimar. Köln-Weimar-Wien 2007, p, ISBN 978-3-412-20057-2

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Christiane Becker-Neumann en la germana Vikipedio.