Ordosoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ordosoj
tribo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Ordosoj, Ordos (en mongola: Ордос; en ĉina 鄂尔多斯部) estas mongola subgrupo kiu vivas en Uksin, Interna Mongolio de Ĉinio. Ordos laŭvorte estas pluralo de hordo.

La Tri Triboj de Uriĝangĥai estis Tumedoj en norda Ŝanŝio, Ordosoj en la Ordosa Dezerto kaj norde de Ŝenŝjio etende suden trans la defenda zono de Ming en la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Ekde 1510, la Ordosoj estis regataj de posteuloj de Batumongke Daĝan Ĥano.

La Ordosaj Mongoloj kredas, ke ili estis responsaj pri la maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano ekde ties komenco.[1] Tamen, la nuntempa loko kie estas la maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano estas loĝata de Darĥadoj ĉar la Ordosaj Mongoloj estis devigitaj resetliĝi ekster la paŝtejoj de Ordosoj. Tradicie, la Ordosa teritorio estas dividata en 7 dividaĵoj.

Ilia nombro atingis 64 000 en 1950 kaj ebla nuntempa ĉrikaŭkalkulo de Ordosoj povus esti iom malpli ol 100 000.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pegg, Carole. (2001) Mongolian Music, Dance, & Oral Narrative: Performing Diverse Identities (angle). University of Washington Press, p. 26. ISBN 9780295981123.
  2. Janhunen, Juha. (2006-01-27) The Mongolic Languages (angle). Londono: eldonejo Routledge, p. 193. ISBN 9781135796907.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dunnell, Ruth W.; Elliott, Mark C.; Foret, Philippe; Millward, James A (2004). New Qing Imperial History: The Making of Inner Asian Empire at Qing Chengde. Routledge. ISBN 1134362226.
  • Millward, James A. (1998). Beyond the Pass: Economy, Ethnicity, and Empire in Qing Central Asia, 1759-1864. Stanford University Press. ISBN 0804729336.
  • Perdue, Peter C (2009). China Marches West: The Qing Conquest of Central Eurasia. Harvard University Press. ISBN 978-0674042025.
  • Ram Rahul. March of Central Asia. Indus Publishing, 2000 ISBN 81-7387-109-4
  • Johan Elverskog. Our Great Qing: The Mongols, Buddhism and the State in Late Imperial China, ISBN 0-8248-3021-0