Préjano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Préjano
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26589
Demografio
Loĝantaro 211  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 2° 11′ U (mapo)42.186111111111-2.18Koordinatoj: 42° 11′ N, 2° 11′ U (mapo) [+]
Alto 710 m [+]
Areo 42,4 km² (4 240 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Préjano (Provinco Rioĥo)
Préjano (Provinco Rioĥo)
DEC
Préjano
Préjano
Situo de Préjano
Préjano (Hispanio)
Préjano (Hispanio)
DEC
Préjano
Préjano
Situo de Préjano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Préjano [+]
vdr

Préjano [PREĥano] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Arnedo, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente).

La municipa teritorio de Préjano, en la sudoriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Préjano estas en montara areo sur la maldekstra bordo de la rivero Ruesca, alfluanto de Cidacos. Préjano estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-382, kiu komunikas nordoriente kun Arnedo kaj nordokcidente kun Arnedillo. Krome la plej apuda municipo estas Santa Eulalia Bajera norde laŭ la LR-380.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo.

La loko aperis menciita kiel Presano en la dokumento Votos de San Millán, atribuitaj al Fernán González en 934, sed nun konsiderataj falsaĵoj de komenco de la 13-a jarcento. Pli fidinda estas dokumento de la arkivo de Simanko de ĉirkaŭ 942 en kiu oni donas vitejojn en Prescano. La episkopo de Calahorra, Juan de Préjano, faras donacon en 1200, kaj en ĝi aperas citita Préjano («et tertiam de Praejano, de Herce de Legarda»). Henriko la 4-a de Kastilio donis Préjano al don García Manrique, filo de Pedro Manrique.

La kastelo de Préjano estis aparteno de la Ordeno de Kalatravo, kiu en 1288, donis ĝin al Vela Ladrón de Guevara, kun tiu de Enciso. Ŝajne la loĝloko estis iam enmurigita kaj havis du pordegojn. La loko ege suferis tertremojn en 1818: el 200 domoj nur 16 restis loĝeblaj.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj estis terura ĉe Préjano, kie oni malaltiĝis el pli ol milo en la dua duono de la 19-a jarcento ĝis nunaj 200. La elmigrado okazis ĉefe en la 1960-aj jaroj pro la fermo de la karbominado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis iam minista loĝloko, nun la ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo, nur iom da brutobredado kaj industrio ĉe la proksima komarka ĉefurbo, Arnedo. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, la kastelo, akvofalo, naturaj lokoj, iknitoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]