Manoel de Oliveira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manoel de Oliveira
Persona informo
Naskonomo Manoel Candido Pinto De Oliveira
Naskiĝo 11-an de decembro 1908 (1908-12-11)
en Porto
Morto 2-an de aprilo 2015 (2015-04-02) (106-jaraĝa)
en Porto
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisoroĉefkameraistofilmproduktorofilmmuntistoaktoro • aŭtosportisto
vdr

Manoel Cândido Pinto de OLIVEIRA (Porto, 11a de Decembro 1908 - samloke, 2a de Aprilo 2015) estis portugala kinreĝisoro. Li estis konsiderata kiel la plej prestiĝa kinartisto de sia lando kaj le plej konata internacie. Li estis krome la kinreĝisoro kiu premieris plej aĝa (estante 105-jaraĝa) kaj unu el nur du kiuj premieris estante centjarulo, dum la alia estis la germana Leni Riefenstahl (estante 100-jaraĝa).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li devenis el familio de industriisto de Porto kaj el 1919 pasigis tri jarojn en A Guarda, Galegio, kun sia frato. En la epoko de la muta kino, Manoel de Oliveira por la unua fojo aperis surekrane kiel aktoro en filmo de la itala Rino Lupo. Li plue aktoris post kiam jam ekverkis kiel reĝisoro, eĉ per elstara rolo en la dua sonfilmo realigita en Portugalio, nome A Canção de Lisboa, de Cottinelli Telmo. Estante jam fama reĝisoro, li preskaŭ ĉiam aperis, almenaŭ iomete, en siaj filmoj.

En la 1930-aj jaroj li faris dokumentajn kurtajn filmojn. En 1942 li reĝisoris Aniki-Bobó, rakonto de surstrata knaba bando en Porto, kiu estas simpla kaj viva filmo, kiu markis historion de portugala kinarto, escepta ĉefe konsiderante, ke ĝi estas antaŭa al la itala novrealismo. En 1956 reĝisoris O Pintor e a Cidade, filmo pli teatreca, kiu levis kritikojn kaj laŭdojn. Poste li studis por mallonge ĉe Agfa-Gevaert AG en Orienta Germanio, dediĉis sin al familiaj negocoj kaj babilrondis ĉe Café Diana, Póvoa de Varzim, kun gravaj intelektuloj kiel José Régio, Agustina Bessa-Luís, Luís Amaro de Oliveira, João Marques, Pacheco Neves kaj aliaj.

La diktaturo de Salazar haltigis sian kinkarieron (li eĉ estis arestita de la politika polico PIDE​) kaj li faris nur dek du filmojn kaj neniun longan filmon dum tri dek jaroj nome ĝis la revolucio de 1974, pro manko de libereco sed ankaŭ de ekonomiaj rimedoj. Kelkaj tiamaj dokumentaj filmoj estis Acto da Primavera (1963), A Caça (1964), As Pinturas do meu irmão Júlio (1965) kaj O Pão (1966). La lasta filmo de tiu etapo, jam kun romana inntrigo, estas O Passado e o Presente (1972).

Ekde 1975 lia produktado akceliĝis. Li centriĝis en kompleksa Amor de Perdição (1979), inspirita en fama romano de Camilo Castelo Branco, kaj en Francisca (1981), bazita sur romano de Agustina Bessa-Luís (kaj tiu siavice sur rakonto de Camilo Castelo Branco); Le Soulier de Satin (1985), bazita sur samnoma teatraĵo de Paul Claudel, kiu ricevis la Oran Leonon en la Festivalo de Venecio. Krome, O Meu Caso (1987), pri teksto de José Régio; Os Canibais (1988), originala kantita filmo; Non, ou a Vã Glória de Mandar (1990), pri la historio de Portugalio.

Poste venis A Divina Comédia (1991); O Dia do Desespero (1992), pri la memmortigo de lia admirita verkisto Camilo Castelo Branco; Vale Abraão (1993), pri verko de Agustina Bessa-Luís; A Caixa (1994), laŭ samnoma verko de Alvaro de Carvalhal; O Convento (1995), el alia romano de Agustina Bessa-Luís; Party (1996), laŭ teatraĵo ankaŭ de Agustina Bessa-Luís; Inquietude (1998), pri tri rakontoj de verkistoj diversepokaj kaj diversstilaj; A Carta (1999), pri verko de Madame de La Fayette; Palavra e Utopia (2000), pri la vivo kaj barokaj predikoj de la pastro Antonio Vieira (1608-1697), granda prozisto.

Jam en la 21-a jarcento li plue laboris, nome por Vou para Casa (2001), filmita en Francio, kun propra scenaro; Porto da Minha Infância (2001), pri Porto; O Princípio da Incerteza (2002), bazita denove sur romano de Agustina Bessa-Luís; Um Filme Falado (2003); O Quinto Império (2004); Espelho Mágico (2005); Belle toujours (bela ĉiam, 2006), mallonga kopio de Belle de jour de Luis Buñuel; Cristóvão Colombo – O Enigma (2007). Estante jam centjarulo, Oliveira faris Singularidades de uma Rapariga Loura (2009), pri rakonto de Eça de Queiroz; kaj O Estranho Caso de Angélica (2010), pri temo fantomeca, iama projekto de la 1940-aj jaroj.