ATTAC
ATTAC | |||||
---|---|---|---|---|---|
premgrupo | |||||
Komenco | 3-a de junio 1998 vd | ||||
Sidejo | Parizo | ||||
Agareo | |||||
Fondinto(j) | Bernard Cassen • Ignacio Ramonet vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
ATTAC (france Association pour la Taxation des Transactions pour l' Aide aux Citoyens aŭ angle Association for the Taxation of Financial Transactions for the Aid of Citizens) estas movado unue kreita en Francio post alvoko de Ignacio Ramonet en Le Monde diplomatique en junio 1998. Tiu alvoko ricevis mirigan sukceson, kaj rapide kreskis la afero, kiu baldaŭ konstituiĝis sub la nomo ATTAC (t.e. Asocio por Tobin-imposto kaj helpo (france Aide) al la Civitanoj). Tuj la celo plivastiĝis al ampleksa kritiko kontraŭ la "merkata diktaturo". ATTAC ne estas politika partio (kaj zorge evitas ĉian "rekuperadon" fare de iu ajn politikista organizo); ĝi difinas sin kiel movadon "por popola edukado, direktita al agado".
Origine, ĝi estis ege ligita al sindikatoj kiuj estas membroj de la federacio "FSU".
Post ties franca naskiĝo la asocio disvastiĝis al dekoj da aliaj landoj, kaj nun fariĝis internacia.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ATTAC hejmpaĝo Arkivigite je 2016-09-17 per la retarkivo Wayback Machine
- ATTAC INFO
- "Disarming the Markets", kolumno de Ignacio Ramonet
- ATTAC-Aŭstrio
- ATTAC-Katalunio
- ATTAC-Danujo Arkivigite je 2013-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
- ATTAC Francio
- ATTAC Germany (Group on Information Society Arkivigite je 2007-06-29 per la retarkivo Wayback Machine)
- ATTAC Madrido
- ATTAC Mallorca
- ATTAC Norvegio
- ATTAC Pollando Arkivigite je 2019-08-19 per la retarkivo Wayback Machine
- ATTAC-Kebekio Arkivigite je 2017-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
- ATTAC Spania
- ATTAC Usono Arkivigite je 2016-05-11 per la retarkivo Wayback Machine