Qin (ŝtato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto priskribanta Qin Shi Huangdi, unua imperiestro de la Dinastio Qin, el albumo de la 18-a jarcento por portretoj de ĉinaj imperiestroj.

La ŝtato Qin, esperantigite Ĉjin, (ĉine 秦國, Wade-Giles: Ch'in kuo, Pinjino: Qín guó) estis ŝtato en nordokcidenta Ĉinio kiu etendiĝis dum la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj la Militŝtata periodo de la antikva historio. Ĝi estis kreita kiel unu de la superpotencoj dominantaj de la sep militaj ŝtatoj de la 3-a jarcento a.n.e., kaj ĝi unuigis Ĉinion sub sia regado en la jaro 221 a.n.e., post kio ĝi estis konata kiel Dinastio Qin.

Laŭ la Registroj de la Granda Historiisto de Sima Qian, la ŝtato Qin havas sian originon en Zhuanxu (Ĝŭanŝju), monarko de la mitologio de la antikva Ĉinio, unu de la Kvin Imperiestroj kaj nepo de la Flava Imperiestro, nome Huangdi. Dafei, antaŭulo de la reĝa klano de Qin helpis Yu la Grandan en la edukado de la personoj en la teknikoj kontroli inundojn, kaj oni havigis al li la nomon de la familio "Jing" (en ĉina: 嬴, Wade-Giles: Ying, en pinjino: Yíng) fare de la imperiestro Ŝun.