Jacopo Sannazaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacopo Sannazaro
Persona informo
Aliaj nomoj Azio Sincero
Naskiĝo 28-an de julio 1457 (1457-07-28)
en Napolo
Morto 24-an de aprilo 1530 (1530-04-24) (72-jaraĝa)
en Napolo
Tombo Tomb of Jacopo Sannazaro
Lingvoj italalatina
Ŝtataneco Reĝlando de Napolo
Alma mater Accademia Pontaniana
Okupo
Okupo poeto • verkisto
vdr

Jacopo SANNAZARO (Napolo, Reĝlando de Napolo, 28a de julio 1458 - samloke, 1530) estis itala verkisto de la Renesanco kiu verkis en latino kaj en itala.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Sannazaro (literumita ankaŭ kiel Iacobo Sannazzaro) estis napola posteulo de nobela familio de Lomellina. Li kreskiĝis en San Cipriano Piacentino kaj studis en la Akademio Pontaniana de Napolo, prezidita de la fama humanisto Giovanni Pontano. Tie li publikigis laŭ pseŭdonimo literatura Actius Syncerus. En tiu kunlaboris kaj publikigis itale aŭ latine, humanistoj aŭ poetoj kiel Antonio Minturno, Girolamo Seripando, Luigi Tansillo, Bernardo Tasso kaj Giulio Cesare Caracciolo. Tie verkis ankaŭ hispanoj kiel la erasmisto Juan de Valdés, la poeto toleda Garcilaso de la Vega kaj la historiisto kaj humanisto Juan Ginés de Sepúlveda. Giacomo Pontano estis lia amiko kaj dediĉis al li sian dialogon pripoezian Actius.

Sannazaro, klera humanisto kaj poeto, lasis nombrajn verkojn en latino kaj itala. Inter la unuaj elstaris "Bukolika", inspirita de Virgilio, la kvin Eclogae piscatoriae, kiuj priskribas la Golfon de Napolo, tri libroj de Elegioj kaj la religia poemo De partu Virginis, kiu ne estis publikita ĝis 1526. Inter itallingvaj verkoj elstaras liaj Gliommeri, gravaj por la itallingva paremiologio, la Farse aŭ farsoj kaj Rime, inspiritaj en tiuj de Francesco Petrarca.

Lia majstroverko en itala estas "Arcadia" (Venecio, 1502), unu de la plej elstaraj verkoj de la humanisma sento kaj kies sukceso rezultis en la renesanca subĝenro de la paŝtista novelo. Temas pri romano komponita de dekdu eklogoj antaŭataj de po unu ampleksa proza rakonto. Ĝi rakontas la vivon de la juna Sincero (la poeto mem), kiu, post amafera seniluziigo, foriras el Napolo kaj iras al Arkadio, kie li trovas pacon kaj serenecon de spirito per simpla vivo de la paŝtit-poetoj de la regiono. Sed koŝmaro instigas lin reveni al Napolo, kie li ekkonas pri la morto de sia amatino.

La Arkadio plifirmigis ĝenron, nome tiu de la paŝtista novelo, en la literaturo kaj itala kaj de la cetero de Eŭropo, kaj estis konsiderata modelo kaj arketipo de la poezia prozo. Ĝi influis en la isabela Anglio (Philip Sidney) kaj la renesanca Kastilio (La Arcadia de Lope de Vega; Jorge de Montemayor kaj liaj Los siete libros de la Diana) kaj en la manierismo (Bernardo de Balbuena kaj lia Siglo de Oro en las selvas de Erifile).