La Zarra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Zarra
Persona informo
Aliaj nomoj La Zarra
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1987 (1987-08-25) (36-jaraĝa)
en Montrealo, Kebekio,  Kanado
Lingvoj francakanada francaangla
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo kantaŭtoro
vdr

La Zarra, realnome Fatima Zahra Hafdi (naskiĝis la  25-an de aŭgusto 1987(nun 1987-08-25) en Montrealo) estas kanada kantistino. Ŝi reprezentis Francion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2023.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La artisto estas kanada-maroka kaj restas tre diskreta pri siaj originoj kaj kariero. Oni scias pri ŝi, ke ŝi kreskis proksime de la urbo Longejlo (en Kebekio) kaj ke ŝi havas magrebajn originojn.[1],[2]

En 2016, ŝi iĝis konata pro arta kunlaboro kun Niro en la titolo Printemps blanc.[3],[4]

En 2021, la kantistino pliigas sian famon per la titolo Tu t'en iras elsendita regule en radio kaj televido. La kanto estas atestita platena unuopaĵo. La saman jaron, La Zarra estis nomita kiel franclingva revelacio ĉe NRJ Music Awards 2021.[5]

La 12-an de januaro 2023, France Télévisions sciigis ke La Zarra reprezentos Francion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2023, kiu okazos en Liverpool en Britio.[2]. Ŝia kanto estos prezentita en la franca.[6]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]