Jean Rochefort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Rochefort
Persona informo
Jean Rochefort
Naskonomo Jean Raoul Robert Rochefort
Naskiĝo 29-an de aprilo 1930 (1930-04-29)
en 20-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto 9-an de oktobro 2017 (2017-10-09) (87-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo,  Francio
Tombo Cemetery of Grosrouvre vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Conservatoire national supérieur d'art dramatique • Lycée Pierre-Corneille • Lernejo Nacia Supra de la Artoj kaj Teknikoj de la Teatro vd
Familio
Patro Célestin Rochefort vd
Patrino Fernande Rochefort vd
Edz(in)o Aleksandra Moskwa vd
Amkunulo Nicole Garcia vd
Infanoj Pierre Rochefort • Julien Rochefort • Clémence Rochefort vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro • rakontisto de sonlibroj • konsultiĝisto • teatra aktoro • filmaktoro • aktoro • televida aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1958–2017 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean ROCHEFORT [ʒɑ̃ ʁɔʃfɔʁ] (naskiĝis la 29-an de aprilo 1930, mortis la 9-an de oktobro 2017) estis franca aktoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Parizo de bretonaj gepatroj, studis en la Mezlernejo Pierre Corneille de Rueno. Estante 19-jaraĝa li eniris en la Centro de Drama Arto de la strato Blanche kaj poster en la Nacia Konservatorio. Li laboris en la Kompanio Grenier Hussenot kiel teatra aktoro el 1953 kaj dum sep jaroj.

Post kelkaj duarangaj roloj, li ludis sian unuan gravan rolon en la drama Les feux de la chandeleur (1972) kun Annie Girardot kaj Claude Jade. En tiu filmo li ludis la rolon de 41-jaraĝa patro kun familio de plenkreskaj filoj (la juna Claude Jade estis tiam 23-jaraĝa). Li jam havis liphararon, nome Moustache, kiun li ĉiam havis escepte en 1992 por "Ridicule". Samjare li aperis ankaŭ en Le Grand Blond avec une chaussure noire kaj en ties sekvaĵo Le Retour du Grand Blond (1974). Li pliigis sian popularecon kiel protagonisto de la komedia Un Éléphant ça trompe énormément (1976).

Premioj[redakti | redakti fonton]

Por sia laboro en la kino, li gajnis du Césarojn:

Filmoj[redakti | redakti fonton]