Salvatierra de Esca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salvatierra de Esca
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50684
Demografio
Loĝantaro 204  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 40′ N, 1° 0′ U (mapo)42.66802-1.0038041Koordinatoj: 42° 40′ N, 1° 0′ U (mapo) [+]
Alto 582 m [+]
Areo 81,240616 km² ( 812 4.0 616 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Salvatierra de Esca (Provinco Zaragozo)
Salvatierra de Esca (Provinco Zaragozo)
DEC
Salvatierra de Esca
Salvatierra de Esca
Situo de Salvatierra de Esca
Salvatierra de Esca (Hispanio)
Salvatierra de Esca (Hispanio)
DEC
Salvatierra de Esca
Salvatierra de Esca
Situo de Salvatierra de Esca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salvatierra de Esca [+]
vdr

Salvatierra de Esca [salbaTJEra dESka] estas municipo de Hispanio, en la okcidenta parto de la komarko Jacetania (ĉefe de la Provinco Huesca) sed apartenanta al la plej norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La municipo enhavas ankaŭ la teritorion de Lorbés, oriente. Ĝi estas unu de kvar zaragozaj municipoj, kun la najbaraj Sigüés, Artieda kaj Mianos, kiuj estis parto de la komarko Prepirineo​ kaj post la nova komarkigo aprobita en 1996 estas parto de Jacetania.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidenta parto de la komarko Jacetania, norde de la komarko Cinco Villas, inter tiuj de Sigüés, Canal de Berdún kaj Fago. La loĝloko mem (330 msm) estas komunikata norde kaj okcidente kun Navaro kaj sude kun Sigüés, kiu laŭ la aŭtoŝoseo A-21 komunikas inter Jaca oriente kaj Pamplona okcidente, dum la akvorezervejo Yesa estas tute sudokcidente.

Salvatierra de Esca estas la plej norda municipo de la provinco Zaragozo, fakte ene de la komarko Jacetania, same kiel ĉe aliaj samprovincaj lokoj kiuj komunikas pli facile kun Jaca ol kun Ejea de los Caballeros. Ĝi estas ĉe la fina sektoro de la rivero Esca, kiu alfluas siavice en la rivero Aragón, devena de Pireneoj trapasanta ĝian teritorion de nordo suden, ĝuste ĉe la fino de la Akvorezervejo de Yesa. Krome ĝi estas pasejo por elirejo de la valo Roncal, kiu okupas la valon de la rivero Esca, en teritorio de Navaro. Ĝi estas apartigita de navara teritorio pere de ravino "Foz de Burgui". Aliaj akvofluoj de ĝia teritorio estas la rojo Garona, devena de la okcidento, kiu elfluas inter la montaroj Leyre kaj Illón, kaj la torento Gabarre, devena de la oriento.

La municipa teritorio limas norde kun Burgui (en Navaro) oriente kun Fago kaj Canal de Berdún, sude kun Sigüés kaj okcidente kun Castillonuevo, same en Navaro. Kvankam granda parto de ĝia municipa teritorio estas ebena, elstaras sude la altaĵoj de la montaro Orba, kies plej alta pinto, Orba, havas 1 236 m. La norda sektoro estas same montara, elstare la pinto de la Virgen de la Peña, kun 1 291 m, kaj Punta de Salarina, kun 1 044 m.

Focheto estas neloĝata loko, kiu apartenas al municipo Salvatierra de Esca.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado jam en Prahistorio (dolmeno de Larra). Estis monaĥejo de benediktanoj de Santa María de FonfríaFuenfría de la jaro 860 aktuale la plej antikva monaĥejo de Aragono, kvankam bedaŭrinde nun ruina.

La pasinteco de la aktuala municipo Sigüés estas fakte la pasinteco de multaj el la najbaraj loĝlokoj. En la areo estas itineroj de la Jakoba Vojo.

Kiel natura elirejo de la Valo Roncal, ĝi estis trapasejo de la balzistoj kiuj cirkulis laŭ la rivero ĉefe por transportado de arbotrunkoj kaj lignaĵoj.

Ĝi atingis maksimuman loĝantaron komence meze de la 19-a jarcento (1 184 loĝantoj en 1860). Poste la rura elmigrado malaltigis la loĝadon ĝis nunaj 199 loĝantoj (2022).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al turismaj servoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter vidindaĵoj menciindas la dolmeno, la ruinoj de la monaĥejo, la akvofalo de Garona, la urba kerno deklarita Histori-Arta Komplekso, la etnologia muzeo Sankta Ana, du preĝejoj, ermitejo, ravinoj kaj aliaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ona González, José Luis; Sánchez Lanaspa, Sergio (2004). «Comarca de la Jacetania». Colección Territorio (Zaragoza: Gobierno de Aragón - Departamento de Presidencia y Relaciones Institucionales) (12). ISBN 84-96223-53-1. Arkivita el la originalo la 11an de Majo 2007. Konsultita la 17an de Aprilo 2019.
  • Ona González, José Luis (2010). Guía del Camino jacobeo en Aragón. Zaragoza: Gobierno de Aragón. Departamento de Educación, Cultura y Deporte. ISBN 978-84-8380-213-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]