Lina Cavalieri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lina Cavalieri
Persona informo
Naskonomo Natalina Cavalieri
Naskiĝo 25-an de decembro 1874 (1874-12-25)
en Viterbo
Morto 7-an de februaro 1944 (1944-02-07) (69-jaraĝa)
en Florenco
Mortokialo aera operaco
Tombo sen valoro
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Familio
Edz(in)o Robert Winthrop Chanler • Lucien Muratore
Okupo
Okupo kantisto • operkantisto • filmaktoro
vdr

Natalina "Lina" CAVALIERI (25a de Decembro 1874 – 7a de Februaro 1944)[1] estis itala opera drama soprano, aktorino kaj monologisto.[2]

Ŝi ekkerieris en Parizo kantante ĉe koncert-kafejoj kaj muzikteatrejoj, kaj en opero por la unua fojo en Lisbono en 1900. Poste ŝi kantis en la Operejo de Montekarlo (1904), en la Teatro Sarah Bernhardt en Parizo (1905) kun Enrico Caruso en la opero de Umberto Giordano nome Fedora kaj de tie ŝi kaj Caruso portis la operon al Novjorko debutante en la Metropola Operejo la 5an de Decembro 1906.[3]

Lina Cavalieri, pentrita de Giovanni Boldini.

Ŝi havis tumultajn amaferojn kun gravuloj kaj el la opera etoso. Post tuja divorco, Cavalieri revenis al Europo kie ŝi iĝis stelulino en antaŭ-revolucia Sankta Peterburgo, Rusio. Alia operoj en ŝia repertorio estis La bohème, La traviata, Faust, Manon, Andrea Chénier, Thaïs, Les contes d'Hoffmann (kiel Giulietta), Rigoletto, Mefistofele (kiel Margarita kaj kiel Elena), Adriana Lecouvreur, Tosca, Hérodiade (kiel Salomé), Carmen (kiel Carmen), Siberia, kaj Zazà.

Dum sia kariero, Cavalieri kantis kun aliaj elstaraj kantistoj, kiel Giuseppe Anselmi, Mary Garden (monda premiero de la opero Chérubin de Jules Massenet, 1905), Mattia Battistini, Titta Ruffo, Teodoro Ŝaljapin, Nikolay Figner, Antonio Scotti, Vanni Marcoux, Giovanni Zenatello, Tito Schipa, kaj la franca tenoro Lucien Muratore, al kiu ŝi edziniĝis en 1913 post lia divorco el soprano Marguerite Bériza. Retiriĝinta el la scenejo, Cavalieri dediĉis sin al la etoso de la modo en Parizo.

Dum la Unua Mondmilito ŝi foriris al Usono kie ŝi aktoris en mutaj filmoj, kiuj nuntempe estas grandparte perdiĝintaj. Post edziniĝo al sia kvara edzo, nome Paolo d'Arvanni, ŝi revenis loĝi kun sia edzo en Italion. Estante sesdekjarulino dum la Dua Mondmilito ŝi ankoraŭ laboris kiel volontula flegistino. Ŝi mortis la 7an de Februaro 1944 dum bombardado fare de aliancanoj kiu detruis ŝian hejmon en Florenco ĉe Poggio Imperiale, kie ŝi restis sub polica kontrolado pro sia eksterlanda edzo. Aŭdinta proksiman usonan bombaviadilon, Cavalieri, ŝia edzo kaj la servistoj rapidiris al kela rifuĝejo, sed Cavalieri kaj ŝia edzo malfruis ĉar ili estis kolektinta siajn valorajn juvelaron el la hejmo. Kaj Cavalieri kaj ŝia edzo mortis irante al la rifuĝejo, dum ĉiuj servistoj jam ene survivis.[4]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

The Shadow of Her Past (1915).
  • Manon Lescaut (1914)
  • Sposa nella morte (1915)
  • The Shadow of Her Past (1915)
  • The Rose of Granada (1916)
  • The Eternal Temptress (1917)
  • Love's Conquest (1918)
  • A Woman of Impulse (1918)
  • The Two Brides (1919)
  • The Crushed Idol (1920)
  • Mad Love (1920)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. New York Times – 9a de Februaro 1944
  2. Lina Cavalieri: the Life of Opera's Greatest Beauty, 1874–1944 de Paul Fryer, Olga Usova 2004 p. 4
  3. Met Opera Archive: Performance of Fedora, 5a de Decembro 1906, CID:38090. Arkivigite je 2023-01-21 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Bianchi 1969, p. 169.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bianchi, Piero (1969). Francesca Bertini e le dive del cinema muto. Torino: UTET.
  • Martin-Hattemberg, Jean-Marie (2014). Isabey Paris, Parfumeur depuis 1924. Parizo: Gourcuff Gradenigo.
  • Lina Cavalieri, Le mie verità, redatte da Paolo D'Arvanni, Romo, Soc. An. Poligr. Italiana, 1936;
  • Vincenzo De Angelis, Lina Cavalieri e Gabriele D'Annunzio, Romo, Fratelli Palombi, 1955;
  • Vittorio Martinelli, L'avventura cinematografica di Lina Cavalieri, S.l., s.n., 1986;
  • Franco Di Tizio, Lina Cavalieri, la donna più bella del mondo. La vita 1875-1944, prefazione di Dacia Maraini, Chieti, Ianieri, 2004.
  • Lucia Fusco, Storie di donne che hanno fatto la storia: Lina Cavalieri, Nuova Informazione, Lt, A. XXIII, n. 12, pp. 302–303, Dicembre 2017.
  • Franco Di Tizio, Lina Cavalieri "Massima testimonianza di Venere in Terra", Pescara, Ianieri, 2019.
  • Fryer, Paul, kaj Olga Usova. Lina Cavalieri: The Life of Opera's Greatest Beauty, 1874-1944. McFarland, 2003.