Fulejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fulejo en Aniezo, Cabezón de Liébana (Kantabrio, Hispanio).
Fulejo en Fiscal (Aragono, Hispanio).

Fulejo estas maŝino por fuli, tio estas "[l]avi k poste premegi lanan teksaĵon inter cilindroj de tiucela maŝino, por fari ĝin pli densa k fortika"[1], nome transformi malfermajn teksaĵojn en aliaj pli fermitaj. Ili funkciis per la forto de akvofluo kiu movas akvoradon, kiu siavice movas la maleojn kiuj frapas la teksaĵojn ĝis fortikigi ilin. Do temas pri simila mekanismo al tiuj de akvo-muelejoj.

Tiuj maŝinoj, uzataj en kelkaj landoj kiel en Hispanio, funkciis ĉefe ĝis fino de la 19-a jarcento. La hispanlingva vorto por tiuj maŝinoj estas "batán", tial estas multaj loĝlokoj en hispanlingvaj landoj kun tiuj nomoj, ekzemple provinco Batanoj en Filipinoj, kaj metrostacio Batán (Madrido).

20a ĉapitro de la unua parto de Don Quijote de la Mancha (1605) de Miguel de Cervantes.

En la 20a ĉapitro de la unua parto de Don Quijote de la Mancha (1605) de Miguel de Cervantes, Don Quijote kaj Sanĉo Panza trafas nokte teruran strangan sonon. Matene Don Quijote esploras kaj trovas, ke temas pri ses funkciantaj fulejoj.[2][3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV en PIV 2020 alirita en 17a de marto 2023.
  2. * "La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha" / El la hispana trad. Fernando de Diego. Kun 20 gravuraĵoj de Gustave Doré. - Madrid: Eld. "Fundación Esperanto", 1977. - 820 p. : ilustr. ISBN 84-400-3582-9, en pp. 137-144.
  3. Ankaŭ ĉe [1] Arkivigite je 2018-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Batán en la hispana Vikipedio.