Saltu al enhavo

André Téchiné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Téchiné
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1943 (1943-03-13) (81-jaraĝa)
en Valence
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Institut des hautes études cinématographiques (en) Traduki
La Fémis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo scenaristo
aktoro
filmkritikisto
filmreĝisoro
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Barocco
Les roseaux sauvages
vdr

André TÉCHINÉ (franclingva prononco: [teʃine]; 13a de Marto 1943) estas franca scenaristo kaj kinreĝisoro. Li faras longan kaj gravan karieron kiu metas lin inter la plej fekundaj kinreĝisoroj de la malfrua Franca Nova Ondo.

Téchiné apartenas al dua generacio de francaj kinkritikistoj asociaj kun Cahiers du cinéma kiu sekvis la paŝadon de François Truffaut, Claude Chabrol, Jean-Luc Godard kaj aliaj el kritikismo al kinfarado. Li famis pro siaj elegantaj kaj emociaj filmoj kiuj ofte eniras en la kompleksecojn de emocioj kaj de la homa kondiĉo. Unu el la markiloj de la kino de Téchiné estas la ekzamenado de la homaj rilatoj en sensiva, sed nesentimentala maniero, kiel videblas en liaj plej laŭdataj filmoj: Ma saison préférée (1993) kaj Les roseaux sauvages (1994).

En siaj filmoj li aliras al variaj temoj rilataj kun moralo kaj la disvolvo de la moderna socio, kiel estas samseksemo, divorco, adolto, familirompoj, prostituado, krimo, toksikomanioAidoso.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo André Téchiné en la angla Vikipedio.