Vasil Biľak
Vasil Biľak | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 11-an de aŭgusto 1917 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Bátorhegy |
Morto | la 6-an de februaro 2014 en Slovakio Bratislavo |
Lingvoj | slovaka |
Ŝtataneco | Slovakio Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Higher school of politics (en) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Vasil Biľak [biljak], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vasil Gyula estis hungaria-ĉeĥoslovakiana rusina politikisto, tajloro.
Vasil Biľak[1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1917 en Bátorhegy (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Krajná Bystrá en Slovakio), li mortis la 6-an de februaro 2014 en Bratislavo (Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vasil Biľak iĝis ĉeĥoslovakiano en 1919. Li akiris licencon pri tajloro en Hradec Králové, ekde 1936 li laboris en Bratislavo, kie li aliĝis al la sindikato. En 1939 li soldatiĝis. En la frua 1945 li aliĝis al la komunistoj. Li finis politikan lernejon en 1953 kaj lia kariero atingis la kulminon. Li apartenis al la ĉefaj gvidantoj de Ĉeĥoslovakio, eĉ li havis signifan rolon kontraŭ la Praga Printempo. Li abdikis post la Velura Revolucio, eĉ li estis forpelita el la Komunista Partio. Post kelkaj jaroj jura proceduro daŭris jardekon, en kiu oni ekzamenis lian rolon en 1968. Fine la juĝejo ne trovis pruvojn. Bilak vivis plu kiel riĉa emerito en Bratislavo. Li ricevis plurajn premiojn.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- En 2015 oni kreis buston en Krajná Bystrá pro "li kontribuis multe al la evoluo de orienta Slovakio en la jaroj 1950 - 1988". En la sama tago civitanaj aktivuloj proteste kovris la buston per ruĝa farbo, kaj skribis "SVIŇA" (porko) ruĝe sur la monumenton.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.imdb.com/name/nm0082088/ usona filma datenaro