Dániel Andrássy
Dániel Andrássy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1893 en Tarcal |
Morto | 10-an de novembro 1965 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | advokato politikisto ![]() |
Dániel Andrássy [andrAŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Andrássy Dániel estis hungara politikisto, juristo.
Dániel Andrássy[1] naskiĝis la 1-an de marto 1893 en Tarcal, li mortis la 10-an de novembro 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dániel Andrássy akiris juran diplomon en 1917, poste li batalis dum la 1-a mondmilito. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis nobela juĝisto, tial poste li mallonge estis arestita. Li kompletigis sian diplomon en 1925, di li iĝis advokato. Inter 1929-1941 li estis ŝtata juristo en sia naskiĝurbo, sed poste li estis forigita pro opozicia konduto. Li estis advokato en la ĉefurbo, ekde 1945 nelonge parlamenta deputito, poste partia laboristo, pli poste li denove estis advokato (1948-1958). Post la pensiuliĝo li laboris en kooperativo. Lia edzino naskis filon en 1922.