Saltu al enhavo

María Grever

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Grever
Persona informo
Naskonomo María Joaquina de la Portilla Torres Sánchez de la cruz torres peralta obrador
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1885 (1885-08-16)
en León
Morto 15-an de decembro 1951 (1951-12-15) (66-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Spanish Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hispanaangla
Loĝloko Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono (1916–)
Meksiko Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
dirigento
kantisto
kantoverkisto
entreprenisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Júrame
When I Leave
What a Difference a Day Makes
vdr

María GREVER (la 14an de septembro 1885 – la 15an de decembro 1951) estas la artista nomo kiun adoptis María Joaquina de la Portilla Torres, tre sukcesa Meksika komponistino. Ŝi estis la unua virina meksika komponisto por atingi internacian aklamon .

Ŝi estas plej bone konata por la kanto "Kio Diferenco Tago Faras" (originale "Cuando vuelva tu lado") [1], kiu estis popularigita de Dinah Vaŝingtono kaj estis kovrita de multenombraj artistoj.

Ŝi naskiĝis kiam ankoraŭ la virina edukado estis submetita al tre limigaj reguloj. Sed ŝi estis bonŝanca, ĉar ŝiaj gepatroj rimarkis la nekontesteblan muzikan talenton kiun ŝi havis. Tion ĉi María mem montris kaj pruvis de sia infanaĝo: ŝi prezentis la unuan pecon de sia aŭtoreco “Kristnaska kanto” kadre de lerneja festivalo en la Kolegio de la Sankta Koro (Colegio del Sagrado Corazón) (1894).

Serĉante la plej bonon por la edukado de la knabino, la gepatroj dungis elstarajn privatajn instruistojn pri muziko kaj kantado tiel ene de la lando, kiel en Eŭropo al kiu la familio translokiĝis. Post Madrido kaj Seviljo ili alvenis al Parizo. Tie la patro prezentis sian filinon al la tiam plej fama komponisto Claude Debussy; la elmontro de la talento de María estis tre sukcesa kaj ŝi fariĝis la elstara studento de la majstro.  Ankaŭ ŝi lernis ĉe aliaj gravaj komponistoj, kiel Franz Lehár, pri kiu María diris: “Li multe influis mian karieron…  li ĉiam konsilis min ne esti ligita per la muzika tekniko, esti spontanea kaj sincera. Mia tuta muziko havas tiun stampon.

La morto de la patro revenigis la familion al Meksiko, kie ŝi daŭrigis siajn studojn ĝis kompletigado de la karieroj de komponado kaj koncertpianisto. Ŝi geedziĝis (1907) kun la entreprenisto León Augusto Grever, de kiu ŝi prenis la nomon per kiu ŝi famiĝis.

María Grever komencis verki kaj publikigi la muzikon kiu eternigos ŝin. Ŝiaj unuaj sukcesoj estis “Najtingalo” (El ruiseñor) kaj “Vivo mia”(Vida mia); tamen, ŝia unua granda sukceso, kaj nacie kaj internacie, venis per la prezento de ŝia kanzono “Ĵuru al mi” (Júrame), surbendigita en Hollywood en la voĉo de la fama meksika tenoro José Mojica [2]. Post tio ŝi komponis unu post la alia kanzonojn kiujn ĉiuj kantis; ŝi verkis pli ol 800, de kiuj la plej multaj estis boleroj, la latin-amerika ĝenro kiu stariĝis kiel la plej populara muziko.

Kiam María Grever jam estis fama en Meksiko, ŝi kaj ŝia edzo translokiĝis al Nov-Jorko (1916) ĉar “al ambaŭ estis proponitaj bonaj disvolvaj eblecoj”. Ŝi dediĉis sin al kantado kaj surbendigis du diskojn en Usono. Tie, ŝia voĉo de nekredeblaj nuancoj, ŝia romantika kaj eleganta stilo igis defion por la plej diversaj muzikistoj. Ŝi tenis ravitaj profesiulojn de la malsamaj branĉoj, interpretistojn, dirigentojn, organizantojn, kaj produktantojn; dume la spektantaro pli kaj pli petis ŝiajn kanzonojn [3].

María Grever, dungita de la Paramount Studios kaj 20th Century Fox, komponis muzikon por pluraj filmoj kaj dokument-filmoj, krom ke pluraj el ŝiaj sukcesaj kanzonoj, angle adaptitaj, estis kantitaj en diversaj filmoj. En Broadway ŝi kreis la muzikon kaj dirigentis la orkestron de la muzikalo Viva O'Brien. Pluraj orkestroj registris ŝian muzikon, kaj dekoj de la plej famaj interpretistoj kantis kaj kantas ŝiajn kanzonojn. Ŝia verko “Revenonte al vi” (Cuando vuelva a tu lado) adaptita angle (What a Diff'rence a Day Makes) kaj registrita de Dinah Washington ricevis la Grammy premion (1959) [4].

Ĉe la pinto de sia kariero, dum pri ŝia muziko enamiĝis la mondo, María Grever devis reveni al sia lando ĉar la aŭtorrajtoj ne sufiĉis por subteni sian familion… "Iam post kiam mi muzikigis filmojn, mi devis fari multajn aferojn por helpi subteni mian familion. Jam miaj komponaĵoj estis sukcesaj, sed la aŭtorrajtoj ne lasis sufiĉe por vivi…. mi finfine vendis mian pianon, kiu estis mia trezoro.”

María Grever elstara komponistino, dirigentis viran orkestron, fondis sian propran eldonfirmaon, fariĝis specialisto pri publikaj rilatoj, promociis artistojn eksterlande…  Ŝi elstaris en kampoj kiuj estis ekskluzivaj de la vira sekso malobeante establitajn regulojn. Ŝi rompis la modelon de virinoj de sia tempo.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 225 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Cuando Vuelva A Tu Lado. Alirita 16 February 2019.
  2. Victor matrix BVE-40023. Jurame / José Mojica – Discography of American Historical Recordings. Alirita 16 February 2019.
  3. Pedelty, Mark. (3 June 2009) Musical Ritual in Mexico City: From the Aztec to NAFTA. University of Texas Press. ISBN 9780292774186.
  4. María Grever. Alirita 16 February 2019.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]