Eŭfemismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eŭfemismoĉirkaŭparolo estas tipo de vortfiguro kiu konsistas je uzo de pli milda, neakra vortoesprimo anstataŭ alia kiu povus vundigi la senton de la leganto au aŭskultanto; tiu anstataŭita vorto nomiĝas tabua aŭ tabuo kaj la kialo de la anstataŭo povas esti tre diversa, pro religiaj, kulturaj, politikaj, sociaj, personaj kialoj. Tiu rimedo estas tre uzata ekzemple en amaskomunikiloj por anstataŭi krudan realon, ekzemple paroli pri konfliktoj anstataŭ milito. Foje la uzado de la eŭfemismo povas kaŭzi ke ĝi igas tro normala aŭ ĉiutaga, ekzemple kiam pro kulturaj kialoj oni ne volas paroli pri morto aŭ almenaŭ mencii ĝin kaj oni diras "Iu forpasis", pro edukaj kialoj oni ne volas mencii la vorton "pisi" kaj oni diras bonhumore "maltrinki".

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "eŭfemismo" deriviĝis de la greka ευφεμειν (euphemein), kio laŭvorte signifas: "paroli per bonaj vortoj" .

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • morti — forpasi, dormi, iri al pli bona loko, rajdi la palan ĉevalon, respondi la finan alvokon.
  • buĉi — sufoki (kokon)
  • kanabo — herbo, 420
  • drinki — trinki, vidi rozkoloran elefanton
  • urini — maltrinki, iri lavi siajn manojn, naturo invitas min, N-ro 1
  • koiti — ami, amori, dormi kun, gedormi, kuniĝi kun, rilati kun
  • fekejo — necesejo, lavejo, klozeto
  • peniso — viena kolbaso, tre kara amiko mia
  • kondomo — ama ganto, volapuka letero
  • fek! — pardonu mian Volapukon

Ĉina lingvo[redakti | redakti fonton]

En medio de ĉinaj disidentoj la vorto "Fei Cui" (ĉine 翡翠, jado) estas ofte uzata kiel eŭfemismo por ĉina prezidanto Xi Jinping, ebliganta eviti la ĉinan cenzuron. La vortoludo estis bazita sur traktado de hieroglifoj, formantaj la familinomon de Xi Jinping, pro kio ĉinaj disidentoj interpretas la vorton "Fei Cui" kiel "neante Xi" kaj "Xi mortas". En 2020 ili uzis la kradvorton "Qi Cui" (ĉine 祈翠), kiu laŭvorte tradukeblas kiel "preĝu por jado", post kio laŭ iliaj raportoj la vorto "Cui" estis cenzorata en ĉinaj sociaj amaskomunikiloj kaj retludoj[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]