Saltu al enhavo

1,4-Butanoduolo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Tabela informkesto|Informkesto kemia substanco}} {| class="wikitable floatright" |-style="background: green; color: white" |colspan="2" style="text-align: center;"|<big><big>''...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:15, 21 apr. 2017

1,4-Butanoduolo
Plana kemia strukturo de la 1,4-Butanoduolo
Tridimensia strukturo de la 1,4-Butanoduolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Butileno glikolo
Kemia formulo
C4H10O2
CAS-numero-kodo 110-63-4
ChemSpider kodo 13835209
PubChem-kodo 8064
Merck Index 15,1518
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkolora vikozeca
higroskopa likvaĵo
Mola maso 90.12 g·mol-1
Denseco 1.0171 g cm−3
Fandpunkto 20.1 °C
Bolpunkto 235 °C
Refrakta indico  1,4460
Ekflama temperaturo 121 °C
Memsparka temperaturo 350°C
Acideco (pKa) 14.5 (at 25 °C)[1]
Solvebleco Akvo:Tute miksebla
Mortiga dozo (LD50) 1370 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R67
Sekureco S23 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero

1,4-ButanoduoloBDO estas kemia organika komponaĵo apartenanta al la familio de la alkoholoj kun du hidroksiloj en la finaĵoj de la molekulo. Ĝi estas viskoza senkolora likvaĵo, travidebla kaj higroskopa, tute solvebla en akvo, kaj unu el la kvar stabilaj izomeroj de la butanoduolo. Butanoduolo kaj ĝiaj derivaĵoj estas vaste uzataj en la produktado de plastoj, solvantoj, porelektronikaj kemiaĵoj kaj elastaj fibroj.

La 1,4-BDO uzatas en ambaŭ malmolaj kaj molaj segmentoj por fabrikado de poliuretanoj, en la malmola segmento kiel ĉenetendilo kaj en la mola segmento en la fabrikado de poliesteraj duoloj, tiaj kiaj adipato de poliutileno-glikolo.

Ĝi ankaŭ uzatas en la manufakturado de pluraj esteroj, inkluzive de unumeraj plastigiloj, tia kia la polibutilena tereftaladoPBT, plastoj por inĝenierado kaj glikoloj kun malalta molekulpezo el poliesteroj. 1,4-butanoduolo reakcias kun pluraj dubazaj acidoj, tiaj kiaj adipata acido kaj sebacata acido, uzataj en malmolaj segmentoj por fabrikado de poliuretanoj.

Biologiaj proprecoj

Butanoduolo estas kemiaĵo uzata en la fabrikado de planko-purigiloj, farbo-forigiloj kaj aliaj produktoj uzataj kiel solvantoj. BDO estas malpermesata vendi kiel medicinaĵo. Tamen, butanoduolo kelkfoje uzatas kiel anstataŭanto de aliaj neleĝaj substancoj tiaj kial GBL[2]gamo-Butira laktono kaj GHB[3]gamo-Hidroksobutirata acido. Bedaŭrinde, butanoduolo estas tiel danĝera kiel GBL kaj GHB.

Butanoduolo uzatas por stimulado en la produktado de la kresko-hormono kaj muskola kresko, kaj ankaŭ por korpokonstruado, pezoperdo kaj sendormeco. Butanoduolo konvertiĝas al gamo-hidroksobutirato (GHB) en la korpoĉeloj. GHB malakcelas la cerban aktivecon, kio povas kaŭzi konscienco-perdon kune kun danĝera malpliigo de spiro kaj aliaj vitalaj funkcioj. Tio ankaŭ stimulas la sekrecion de la kresko-hormono.[4]

Sintezo

  • Laŭ la Reppe metodo: La 1,4-butanoduolo estas fabrikebla ekde la acetileno per interagado kun formaldehido en ĉeesto de kupra-bismuta katalizilo. La rezultanta peranto spertas reduktiĝon sur Raney-nikela katalizilo:[5]
Dosiero:1,4-Butanediol synthesis from Reppe method.png
Sintezo de 1,4-Butanoduolo ekde la xxx.

Reakcioj

Dosiero:Pyrrolidine from 1,4 butanediol.png
Sintezo de Pirolidino ekde la 1,4-butanoduolo.
  • Furano estiĝas per kataliza acida senhidratigo de la 1,4-butanoduolo:
Sintezo de furano ekde la 1,4-butanoduolo.
  • Adipata acido kaj 1,4-butanoduolo interagas por sintezo de la poliestero polibutirato. La longo de la ĉeno estas malgrandaj kiam oni uzas troo da duolo en la reakcio:
Sintezo de la polibutirato ekde la 1,4-butanoduolo.
  • La poliestero de Dumetila tereftalato generiĝas ekde de la 1,4-butanoduolo:
Sintezo de la polibutirato ekde la 1,4-butanoduolo.

Literaturo

Kunrilataj kemiaĵoj

Vidu ankaŭ

Referencoj