1,3-Butanoduolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 1,3-butanoduolo)
1,3-butanoduolo
Plata kemia strukturo de la 1,3-butanoduolo
Tridimensia strukturo de la 1,3-butanoduolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • 1,3,-butilena glikolo
  • Metil-trimetileno glikolo
  • 1,3,-duhidrokso-butano
  • Dumetila etilenoglikolo
Kemia formulo
C4H10O2
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo
PubChem-kodo
Merck Index 15,1570
E-numero E1502
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molmaso 90.12 g·mol−1
Denseco 1.0053 g cm−3
Fandpunkto -50  °C
Bolpunkto 210  °C
Refrakta indico  1,4401
Ekflama temperaturo 108  °C
Memsparka temperaturo 394  °C
Acideco (pKa) 15.1 (25  °C)
Solvebleco Akvo:1000 g/L
Mortiga dozo (LD50) 10276 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R10
Sekureco S24/25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P280, P303+361+353, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

1,3-butanoduolotrimetileno-glikolo estas organika alkohola kemiaĵo ordinare uzata kiel solvanto por nutraĵo-gustigagentoj kaj estas kun-unumero uzata en certaj poliuretanaj kaj poliesteraj rezinoj. Ĝi estas unu el kvar stabilaj strukturaj izomeroj de la butanoduolo.

Biologie, la 1,3-butanoduolo estas uzata kiel hipoglikemia agento kaj en la sintezo de la kolĉicina[2][3] derivaĵoj kiel antikarcinomagentoj. 1,3-butanoduolo uzatas kiel substrato por cerba metabolo. Ĝi estas tre higroskopa substanco kaj neakordigebla kun fortaj oksidigagentoj.

Neŭrofarmakologiaj esploroj pri la efektoj de 1,3-butanoduolo konkludis ke ili komparas al tiuj de la etanolo, t. e., ĝi malaltigas la sangopremon, kaŭzante paralelan reduktadon en la enhavo de la gvanozino 3,5-unufosfato en la cerbeto kaj reduktis la etanolforigajn reakciojn.[4]

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • 1,3-Butanodiolo sintezeblas per kataliza aldoliga kondesiĝo de la etanalo:
Aldoligo de la etanalo.

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Sekvata per redukitiĝo de la aldola komponaĵo:
Sintezo de 1,3-butanoduolo ekde la butanola aldolo.

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • En acida medio 1,3,-butanodiolo kondensiĝas en metil-okzetano:
Cikligo de la 1,3-butanoduolo .

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilata kemiaĵo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]