Árpád Kishegyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Kishegyi
Persona informo
Naskonomo Kleinberger Árpád
Naskiĝo 16-an de novembro 1922 (1922-11-16)
en Budapeŝto
Morto 4-an de aprilo 1978 (1978-04-04) (55-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Dániel Villányi
Okupo
Okupo operkantisto • operetkantisto
vdr

Árpád Kishegyi [kishedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kishegyi Árpád estis hungara kantisto pri operoj kaj operetoj (tenoro). Lia origina familia nomo estis Kleinberger.

Árpád Kishegyi [1] naskiĝis la 16-an de novembro 1922 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de aprilo 1978 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Kishegyi devenis el juda familio. Li ricevis rolojn kiel infano en teatra trupo de Artúr Lakner ekde 1933. Li komencis kanti en korusoj en 1937. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo en Sopron, sed li sukcese rifuĝis. En 1946 li debutis en opera rolo, en la sekva jaro li aliĝis al Budapeŝta Ŝtata Operejo, kies membro li estis ĝismorte. Kelkfoje li faris turneojn, ekzemple en 1965 en Italio. Li ricevis 3 premiojn inter 1965-1976, en 2009 postmorte li estis nomumita eterna membro de la Ŝtata Operejo. Li mortis dum turneo en Usono.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Közbejött apróság (1966)
  • Egy esküdtszéki tárgyalás (1971)
  • Vendégek (1974)

Fontoj[redakti | redakti fonton]