Åsne Seierstad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Åsne Seierstad
Persona informo
Åsne Seierstad
Naskiĝo 10-an de februaro 1970 (1970-02-10) (54-jaraĝa)
en Oslo
Lingvoj norvega vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Alma mater Universitato de Oslo vd
Familio
Patro Dag Seierstad vd
Patrino Frøydis Guldahl vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Verkado
Verkoj The Bookseller of Kabul vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Åsne Guldahl SEIERSTAD (naskiĝinta la 10-an de februaro 1970 en Oslo) estas norvega verkistino kaj ĵurnalistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Seierstad pasigis la junulajn jarojn en Lillehammer kun frato kaj fratino. Ŝi finstudis ĉe la Universitato de Oslo la lingvojn rusan kaj hispanan, krome la fakon "Historio de ideoj".

Unue ŝi laboris por la gazeto Arbeiderbladet. Inter 1993 kaj 1996 ŝi estis korespondantino en Rusio kaj en 1997 en Ĉinio. Inter 1998 kaj 2003 ŝi dungitis por la televida ĵurnalo Dagsrevyen de NRK kiel militreportero en konfliktregionoj, i.a. en Serbio, Kosovo, Afganio, Irako kaj Ĉeĉenio. Ankaŭ la sveda televido sendis ŝiajn raportojn.

Ŝiaj libroj tradukitis en plurajn lingvojn. Kun la ĵazmuzikisto Trygve Seim ŝi havas du infanojn.[1]

Polemikoj pri libro pri la familio de kabula librovendisto[redakti | redakti fonton]

La libro Bokhandleren i Kabul skribite post ŝia restado ĉe afgania librovendista familio en Kabulo ankaŭ tradukitis en multajn lingvojn. La dua edzino de la librovendisto poste ekprocesis kontraŭ Seierstad pro laŭdire malĝusta citado kaj nepermesita prezento de privataĵoj. Laŭ la akuzintino kelkaj parencoj eĉ elmigrus poste pro tro granda honto al PakistanoKanado.[2]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Åsne Seierstad ricevas en 2018 en Lepsiko la premion "Leipziger Buchpreis zur Europäischen Verständigung" pro sia libro pri Anders Behring Breivik
  • 1999: Gullruten
  • 2001: Fritt Ords honnør
  • 2002: Årets frilanser; Bokhandlerprisen
  • 2003: Den store journalistprisen; Årets Peer Gynt
  • 2004: EMMA (Ethnic Multicultural Media award); Prix de Libraires
  • 2016: Brageprisen i klassen for beste sakprosabok for To søstre; Neshornet, Klassekampens kulturpris
  • 2018: Leipziger Buchpreis zur Europäischen Verständigung

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 2000 Med ryggen mot verden: Portretter fra Serbia
  • 2002 Bokhandleren i Kabul
  • 2003 Hundre og en dag
  • 2007 De krenkede
  • 2013 En av oss: En fortelling om Norge
  • 2016 To søstre

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]