Ĉerimolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉerimolio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Magnolialoj Magnoliales
Familio: Anonacoj Annonaceae
Genro: Anono Annona
Specio: Ĉerimolio
Annona cherimola
Mill.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ĉerimolio (Annona cherimola) estas tropika planto de la Anonacoj (Annonaceae) kaj origine venas de la altmontaraj valoj de la Andoj en Peruo, Ekvadoro, Kolombio kaj Bolivio inter 1000 kaj 2000 m alto. La frukto estas multe kultivata en Ĉilio kaj la lando estas unu el la plej grandaj ekportistoj de la ĉerimolio en la regiono. La plej nordaj kultivejoj estas la Mediteranea areo (Hispanio kaj Israelo) kaj Ĉinio. La frukto apartenas al la grupo de tropikaj krempomoj kaj ankaŭ nomiĝas jamajka pomo aŭ kustarda pomo.

Ĝi estas en seka periodo foliperdanta arbusto aŭ malgranda arbo, kiu povas kreski ĝis 9 metra alto. La folioj estas alterne, unuaraj, longformaj kaj estas 7 - 15 cm longaj kaj 6 - 10 cm larĝaj. La planto deĵetas plurfoje dum la jaro siajn foliojn inter alie dum la printempo. La floroj kreskas en etaj grupoj, kaj larĝas 2 - 3 cm, kun ses petaloj kaj havas flav-brunan koloron ofte kun violkoloraj punktoj en la bazo.

La fruktoj estas ovalaj, ofte iom longformaj kaj korformaj, 10 - 20 cm longa kun diametro de 7 - 10 cm, kun ledeca, glata verda ŝelo. La sarkokarpo estas blanka kun multaj nigraj grajnoj kaj tre dolĉa kun iomete kustarda gusto.

En la ĉirkaŭaĵo de Motril, Hispanio oni faras fruktan likvoron el la ĉerimolio


Eksteraj ligiloj