Ĉiela Torao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"La Torao pridiskutas pri la materia realo sed aludas al la spirita mondo” (Talmudo).

La koncepto de la juda religio pri la ekzisto de la Ĉiela Torao, dirita ankaŭ Supera Torao, devenas el la rabena instruo (ne rekte de la Biblio) kiu simbole datas la originon de la Torao 2000 jarojn antaŭ la kreo (Vidu: Midraŝo Genesis Rabbah (Bereshit Rabbah). Tiu koncepto apartenas prefere al la mistika juda tradicio de la Kabalo. Tiu aserto anoncas la ideon laŭ kiu la Torao tute reproduktas la Dian Saĝon kiu la samon stampis en la kreaĵaro kaj de kiu li profitis por krei: granda spaco estas dediĉita en la Kabalo, fakte, al la valoro de la judaj-hebreaj vortoj de la Torao kiel al la nomoj de Dio, kaj al vortoj kombinitaj per leteroj aranĝitaj per animoj kaj korpoj (vidu ĉe Hebrea alfabeto).

La saĝo de la Kabalo alfluigas porscian metodon kiu enirigas al diversaj niveloj de vero kies diversaj kunligoj kaj interrilatoj estas simbole priskribitaj kaj konsideritaj en la kabala libro Zohar kiel surmetaĵoj kaj inkluzivaĵoj de pluraj tavoloj de cepo; tiu koncepto esprimas la ligon inter la diversaj kaŭzoj fontantaj el la “Unua Kaŭzo”, Dio, de la fundamentoj de ĉiuj ekzisto-forumoj renkontiĝantaj. Tiu kaj aliaj alegorioj provas demonstri ke la dia Torao proksimas (alestiĝe) al la homo.

La Torao, esprimo de la dia Saĝo, estas proksima al la homo ankaŭ pro ĝia komprenebleco kaj descendebleco en la lingvaĵon de la homo, kiu estas la estulo, inter la estaĵoj ĉiuj, plej proksima al la dia perfekteco: la Torao estas skribita por ke la homo povu ĝin kompreni kiel la plej altan dian sigelon: ekzistas plue diversaj niveloj de alproksimiĝo kaj observemo de la Torao. Mistikuloj, krome, metafore distingas en la Torao korpon, vestojn kaj animojn. Tiu lasta alegoria ero taŭgigas penetri pliintime kaj sekrete, nivelo ene de kiu eblas ĉiam plie avanciĝi: tiu rabena alegorio celas pruvi ke la Torao ne estas nura historio ĉar ĝi evidentigas elstarajn verojn kaj sekretojn kaŝitajn kaj eksenkaŝiĝintajn al tiu kiu ĝin akceptas kiel dian Revelacion.

La rabenoj de la Talmudo tiom estimas la vortojn de la Torao ke ili tion esprimas imagante ke eĉ la ŝtono sur kiuj estas ĉizitaj la “Dek Vortoj” estas origine Ĉielaj[1]

La transdono de la Torao sur la Monto Sinaja[redakti | redakti fonton]

Juda tradicio asertas ke, dum la la unua donado de la Torao al la Izraelidoj ĉe la piedoj de la Monto Sinajo pere de la plej elstara de la profetoj (Neviìm), Moseo, ĝi konservis sian spiritan kaj ĉielan valoron ĝis kiam ero de la popolo sin igis kulpa pri la peko de la ora bovido: ĉiu izraelido, antaŭ ol okazis tiu malobeo, estis tute liberigita el la sekvoj de la Adama malobeo, kaj tio estis signifita kaj montrita per agoj de anĝeloj. Pro tiu peko ĉiuj izraelidoj perdis la rajton gardi la ĉielan Toraon: tiu gardo restadis nur ĉe iuj privilegiitoj kaj estos disvastigita al ĉiuj nur post la alveno de la Mesio.

Oni emfazas, apogite sur mistikaj tradicioj. ke Moseo rompis la ŝtonajn tabulojn sur kiujn Dio estis ĉiznta la Dekalogon ĉar mem percepte konsciiĝis ke la literoj gravuritaj ekforflugis el la ŝtono: la tabuloj sin igi pezaj... kaj la profeto decidis ilin frakasis”!

Skribaj fontoj kaj juda ekzegezo[redakti | redakti fonton]

Alia fonto de la koncepto “Ĉiela Torao” povas esti vidata en Talmudo, ero Shabbat 88b kie oni legas ke kiam Dio estis ekdonanta la Toraon al la homo, iuj anĝeloj plendis ĉe Dio pro la malsamvaloro de la dono kaj de la donacito, kiu estis grandparte materia. Tiam Moseo ŝarĝiĝis respondi al la anĝeloj ke ĝuste la difektoj de la homo estas motivo de pli granda valoro ĉar li povas pene gajni la elaĉeton dum la anĝeloj tiun ricevis sen persona streĉo. La Ĉielan Toraon, do, homo ricevas malpli senmerite ol la anĝeloj. Laŭ tiu Midraŝo, la Ĉiela Torao estos komuna spirita revesto epoke de la ĉeesto de la Mesio.

Plua konfirmo de tiu reveno de la Ĉiela Torao estas konfirmita el la jena rabena tradicio, laŭ kiu la profetoj antaŭvidis la estontan trian re-konstruon de la Jerusalema Templo, kun la alveno de la Mesio: tiam la templo refariĝos la kompleteco de la ligo inter Dio kaj la izraela popolo, kaj malaperos ĉiu malbono.

La Torao origine Dia kaj Esprimita per la homa lingvaĵo[redakti | redakti fonton]

Laŭ rabenaj tekstoj, tasko de erudiciulo pri la Torao devas celi aŭ eksplikiĝi en la penetriga malkovro pri tiu Ĉiela Torao” kies revelacio ne estis konservita ĉe la popolo dum la eventoj de Sinajo. La revelacio de la ero plej kaŝita de la Ĉiela Torao estas difinita de la “Kabalo” la ero plej sekreta al kiu nur iuj elektitoj povu aliri: la homo kiu komprenas la Ĉielan Toraon alproksimiĝas al Dio, kiu allasis sian reflekton ĝuste en la Torao: la alproksimiĝo al Dio povas kreski ĝis intimeco, ĝis mistika unuiĝo, ĝis spiritigi la materion kaj korpon, ĝis sin fari imitanto de Dio mem sen tamen nenian kunfandiĝi kun li. Tiel la mondo estas levita al fonto de beno.

Kvankam la homo de la Kabalo, kiu celu malkovri la sekretojn de la Torao sin ligante al la “Superaj Mondoj”, ne perdas la kontaktojn kun la materia mondo, eĉ tiun li plibonigas ĝin harmoniigante kun la homoj.

Efikoj de la du aspektoj de la Torao[redakti | redakti fonton]

Sume la Torao konservas la du aspektojn, tiu elstarega (ĉiela) kaj tiu materia, ilin integrante kaj vivigigante en la unikaj koncepto kaj sperto pri Dio.

La mesia erao vidos la kompletan enŝovon de la revelacio kaj la pli ampleksan disvastiĝon de la Kabalo, nome de la Ĉiela Torao.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. transdoniĝo de la vortoj kaj konceptoj: ankaŭ Nigra Ŝtono de la Kaaba estas senmetafore “ĉiela”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]