Ĝunagad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝunagad
Gate of Junagadh.jpg
Administrado
Poŝtkodo 362001 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 320 250  (2011) [+]
Loĝdenso 2 002 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 31′ N, 70° 28′ O (mapo)21.5270.47Koordinatoj: 21° 31′ N, 70° 28′ O (mapo) [+]
Alto 107 m [+]
Areo 160 km² (16 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Situo de Ĝunagad
Situo de Ĝunagad

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Junagadh [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝunagad, laŭ guĝarata lingvo જુનાગઢ estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto Ĝunagad, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo signifas: malnova fortikaĵo.

Panoramo en Ĝunagad

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ĝunagad havis populacion de 407 000 en 2021 [1] kun legopovo de 89%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝunagad situas sur ebenaĵo en duoninsulo Katiavaro ĝuste ĉe piedo de monto Girnar 107 metrojn super la marnivelo. Ĝetpur troviĝas 31, Araba Maro 40, Veraval 69, Amreli 80, Porbandar 88, Raĝkot 92, Ĝamnagar 112, Gondal 115, Bhavnagar 177, subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 275 (voje 355), Vadodara 294, Mumbajo 376, tutlanda ĉefurbo Delhio 1042, Kolkato 1849 kilometrojn (aere) [2].

Urba vido, fone monto

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de Ĝunagad komenciĝis antaŭ Kristo 3 jarcentojn. El tiu periodo devenis fortikaĵo konstruita en 319 antaŭ Kristo kaj skriboj sur rokoj. La fortikaĵo restis en uzo ĝis la 6-a jarcento, poste ĝi estis forlasita 3 jarcentojn, pli poste reuzita en 976. La fortikaĵo estis sieĝita 16 fojojn dum la sekvaj 8 jarcentoj. Islama konkero okazis en 1299. La samnoma princa ŝtato Ĝunagad estis fondita en 1730. En 1807 ĝi iĝis brita protektorato. La Brita Orienthinda Kompanio prenis kontrolon de la ŝtato antaŭ 1818, tamen la areo neniam venis sub la rektan administradon de brito Hindio. La loknomo estis "Sorat" ĝis fino de la brita rego en 1947, post mallonga lukto kun Pakistano la urbo aliĝis al Barato.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Ĝunagad mankas la gravaj industriaĵoj, eĉ la signifa agrikulturo. Tamen ekzistas cementoproduktado kaj en la ĉirkaŭaĵo oni kultivas tritikojn, oleosemojn, kotonojn, bananojn, cepojn, ajlojn kaj melongenojn. Pro la nova registarpolitiko Ĝunagad apartenas al la bioteknologia zono. Menciindas ankaŭ la turismo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Ĝunagad la plej signifa lingvo estas la guĝarata, iomete la hindia.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Ĝunagad plejparto de la populacio estas hinduoj (82%), krome islamanoj (16,5%), ĝainistoj (0,5%).

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Ĝunagad la instruaj lingvoj estas la angla kaj guĝarata. Pri universitatoj informoj ne estis trovitaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Konstruaĵo

Ĝunagad havas tropikan malsekan kaj sekan klimaton kun tri apartaj sezonoj: milda vintro de novembro ĝis februaro, varma somero de marto ĝis junio kaj musono de julio ĝis oktobro. La Araba Maro ankaŭ estas influaj faktoroj. Jare pluvas ĉirkaŭ 800-1000 mm (plejparte dum musono, sed ekster musono preskaŭ ne pluvas). La temperaturo varias averaĝe inter 20-31 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝunagad havas trairan fervojan linion inter Veraval-Raĝkot. 3 vojoj kuras al la urbego. Rikiŝoj estas ĝenerale preferitaj kiel reĝimo de la transportado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konstruaĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans