Ĥaskel Besser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥaskel Besser
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1923 (1923-02-12)
en Katowice
Morto 9-an de februaro 2010 (2010-02-09) (86-jaraĝa)
en Nov-Jorkio
Religio judismo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo rabeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĥaskel Besser (pole: Chaskel Oswald Besser, unue Chaskiel Koszycki; naskiĝis la 12-an de februaro 1923 en Katowice, mortis la 9-an de februaro 2010 en Nov-Jorko) estis pola-usona rabeno, post 1989 ĉefrenoviganto de la juda vivo en Pollando, unu el la plej influaj reprezentantoj de ĥasida dinastio de Radomsko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la ĥasida familio, adeptoj de la cadiko el Radomsko. Lia patro, Naftali, estis bankisto kaj konsilisto de la cadiko Ŝlomo Henoĥ Rabinoviĉ (1882–1942). Post eksplodo de la dua mondmilito kune kun la familio fuĝis al Palestino kaj ekloĝis en Tel-Avivo. Tie edziĝis kaj akiris la rabenan rajton al juĝado. En 1949 translokiĝis al Usono. Tie li restis renoviganto kaj ĉefgvidanto de ortodoka judismo, aktivulo de la usona Agudat Israel. Fondinto kaj plurjara prezidanto de la Komisiono Daf Jomi. Ĝis la morto estis rabeno de kongregacio Bnei Jisroel Ĥaim sur Manhatano.

Post 1989 kune kun Ronald Lauder estis gvidanto kaj moviganto de la rekonstruo de la juda vivo en Pollando. Kiel reprezentanto de la Fondaĵo de Ronald Lauder li persvadis rabenon Michael Schudrich al alveno al Varsovio, por helpi al la renaskiĝanta socio. Li helpis riparon kaj rekonstruon de pluraj sinagogoj kaj judaj tombejoj en Pollando. Ĥaskel Besser estas heroo de la libro The Rabbi of 84th Street de Warren Kozak.

Entombigita la 10-an de februaro en la tombejo Har Hamenuchot en Jerusalemo. De la 1-a de septembro 2010 lian nomon portas preĝdomo en Katowice.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]