Ŝablono-Diskuto:Geokesto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la ŝablono ne sekvas la nomskemon por informkestoj, nek la aspekton de la plej multaj informkestoj, tiel ke ne estas la malsupraj ligiloj, nek la kapliniaj formatoj. Krome la silabo geo- ne estas memstara vorto en esperanto, kvankam ĝi ekzistas en diversaj vortoj. Sed ili estas aparte transprenataj en la lingvon laŭ la 15a regulo. Tial mi proponas, ke ni serĉu pli konvenan, laŭeble esperantan titolon, ne tian mikson. Amike --Tlustulimu 11:00, 18. Okt 2010 (UTC)

Geocentra, geodinamiko, geokronologio, geomancio, geosfero, geopolitiko, geometrio, geodezio, geotekniko ... tio estas nur kelkaj vortoj uzantaj "silabon" geo-. Ĉu tio estas ankaŭ iaj miksoj? Geokesto ŝajnas al mi tute konvena. Petr Tomasovsky 07:51, 19. Okt 2010 (UTC)
Ĉu Geokesto estiĝis laŭ la 15a regulo? Se jes, ĝi devus estiĝi laŭ la unua parto, ĉar laŭ la dua ne eblas, ĉar ja ne ekzistas la radiko geo. Krome tiu kolizias kun la Fundamenta prefikso ge-, almenaŭ laŭ la aglutina konstruprincipo de Esperanto. Krome geo ne facile kompreneblas por nehindeŭropaj esperantistoj. Mi jam multfoje rimarkis, ke la Vikipedia lingvaĵo estas tre eŭropa, parte eĉ okcidenteŭropa. --Tlustulimu 15:09, 31. Okt 2010 (UTC)

Ekzemplo por monto[redakti fonton]

Saluton. La ekzemplo por monto en la ŝablona dokumentado estas tro larĝa kaj en ĉi tiu formo ne taŭgus por artikolo. Tio ankoraŭ estas korigenda. Amike --Tlustulimu 21:16, 18. Okt 2010 (UTC)

Vidu: Ŝablona diskuto:Nowrap. Petr Tomasovsky 08:37, 19. Okt 2010 (UTC)
Saluton. Ĉar la erara larĝeco de la ekzemplo pri monto ne rilatis al {{nowrap}} kaj la kaŭzo estis troa traduko de CSS-formato, mi ĵus korektis tion. En la dokumentado ĝi nun aperas kun la ĝusta larĝeco. --Tlustulimu 18:01, 24. Okt 2010 (UTC)

Ĉu ne havi esperantajn nomojn por ĉiuj parametroj?[redakti fonton]

Mi rimarkas, ke la nomoj de kelkaj parametroj ne vere orientiĝas laŭ Esperanto; por kompreni la parametrojn "lat_d", "long_d" ktp. necesas scii la anglan vorton degree aŭ la francan degré aŭ similan; por kompreni "lat_EW" necesas la anglaj vortoj east/west, kompreni "areo_kodo" eblas kredeble nur per scio de la angla area code. "Commons" en nia vikipedio nomiĝas Komunejo. La parametron "freemap_zoom" mi tute ne komprenas. Ĉu ne indus havi esperantajn nomojn por ĉiuj? Jam tiel la komplekseco de la ŝablono estas konsiderinda; fremdlingvaj nomoj aldone komplikas ĝin.

Krome estus pli klare uzi esperantan gramatikon en "loĝantaro_dato" (loĝantara_dato), "ĉefulo_partio" (ĉefula_partio) ktp.

-- Aisano 13:46, 28. Dec 2010 (UTC)

La parametrojn lat_m, long_m ktp. ni ne bezonas traduki, ĉar ankaŭ en Esperanto ni havas tiujn vortojn. Lat - latitudo, long - longitudo, m = minuto, s = sekundo.
Kio rilatas al via noto pri gramatiko, tiel skribitaj viaj ekzemploj ne estas videblaj en la ŝablono. Se vi menciis la parametron loĝantaro, estas tie uzita la sama vorto, al kiu oni aldonas pliajn subparametrojn, do noto, dato, denseco ktp. La substreko anstataŭas prepoziciojn de, al...: dato de loĝantaro, denseco de loĝantaro, partio de ĉefulo, noto al loĝantaro ktp. Tia sistemo ŝajnas al mi multe pli simpla ol traduki laŭgramatike ĉiujn parametrojn tiel, ke ili estu laŭ la gramatiko ĝustaj. Interalie, ĉu la anglaj parametroj por ŝablonoj estas ĉiam laŭ gramatiko de la angla lingvo? Kio diversaj anglaj mallongigoj? Sed tion mi ne solvos nun ĉi tie. Rigardu aliajn ŝablonojn en E-o Vikipedio. Ĉu ili estas ĉiuj laŭ gramatiko de Esperanto? Petr Tomasovsky 06:17, 15. Feb 2011 (UTC)

Kantono ...[redakti fonton]

Bela kaj utila ŝablono, dankon ! Mi provis uzi ĝin por Chemin sed tri niveloj mankas arondismento, kantono kaj interkomunumreto. Vidu ekzemple fr:CheminNuits-Saint-Georges. Kiel fari ? --pino 19:46, 14. Feb 2011 (UTC)

Simple uzu tiujn liberajn parametrojn, kiujn vi ne bezonas (municipo ...) kaj en ties subparametro (..._tipo) skribu alian nomon por tiu ĉi parametro. Ekz. se vi uzos por parametro municipo_tipo = Kantono, aperos Kantono. Simile tio funkcias ĉe ĉiuj subparametroj, kie vi skribos io_tipo (rivero_tipo = Rojo, aperos Rojo), ktp. Petr Tomasovsky 06:04, 15. Feb 2011 (UTC)
Mi iom kompletigis ŝablonon pri Chemin. Petr Tomasovsky 07:03, 15. Feb 2011 (UTC)

Desegno en la noma bando[redakti fonton]

Kiel havi la desegnon en la noma bandon ? Dosiero:Urbo .png --pino 19:25, 25 Feb. 2011 (UTC)

Unuoj indikendaj jen kun, jen sen unuosigno[redakti fonton]

Se objekto situas sub la marnivelo, ekzemple la Morta Maro, la plej malalta punkto de la tero, je "-422" (metroj), en la ŝablono je parametro "plej_alta" indikiĝas ligilo al la jaro 422 a.K., kaj je uzo de la parametro "plej_malalta" (tute misgvida, ĉar oni povus pensi pri la plej malalta punkto ĉe la mara fundo) same indikiĝus ligilo al tiu jaro. Tio kompreneble tute misas - la morta maro ne havas ajnan specialan ligon al tiu jaro. Plenigi la parametron per "- 422 m" rezultigas blankan spacon, evidente la minuso konfuzigas la ŝablonon, sed mi solvis la problemon, simple aldonante la longan formon "422 m sub la marnivelo". Pluprovante, mi trovas ke se la objekto situas sub la marnivelo, simpla aldono de nombro en la ŝablono ankaŭ tradukiĝas al ligilo pri jaro de tiu nombro, same fuŝe. Simpla aldono de litero "m" en la parametro forigas la jaro-ligilon, do la fuŝeto tuj forigeblas, sed en aliaj parametroj de la ŝablono (ekzemple longo, larĝo aŭ profundo) oni ne rajtas indiki unuon, tion faru la ŝablono mem, ĉi-tie necesas por eviti fuŝon... tio tamen iom misgvidas.

Aidas 05:48, 28 Maj. 2011 (UTC)

Mi iom korektis la paĝon pri Morta Maro. Petr Tomasovsky 06:17, 28 Maj. 2011 (UTC)

Flava kesto kun atentigo en la dokumentado kaj la enhavolisto[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus malaperigis la fuŝon de la flava kesto kun atentigo en la dokumentado. Ĝi estis kaŭzata de la dekstre flosanta enhavolisto. Do mi aldonis la parametron "notoc" jene, je la fino de la ŝablono mem, do inter <noinclude> kaj </noinclude>:

{{Dok|notoc=jes}}

Krome mi aldonis __TOC__ al la dokumentado. Kaj antaŭe estis eĉ troa <div>, kiu kaŭzis, ke la blua kesto de la dokumentado fuŝiĝis.

Do bonvolu labori estonte pli atenteme. --Tlustulimu 13:09, 11 Jul. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu vi povus konkrete nomi, kiu faris fuŝaĵon? Helpos vin la historio de redaktoj. Petr Tomasovsky 13:22, 11 Jul. 2011 (UTC)
Saluton, Petr. Fakte la fuŝo ekaperis, kiam Airon transmetis la flavan keston el la ŝablono en la dokumentadon. Antaŭe la enhavolisto ne povis "forŝovi" la bildojn el la kesto, se oni rekte rigardis la ŝablonon. Sed nun la fuŝo ja malaperis pro la truko. --Tlustulimu 14:20, 11 Jul. 2011 (UTC)
(+) La problemo rezultis el tio, ke antaŭ mia ŝanĝo kaj la du bildetoj kaj la enhavolisto flosis flanken. Do fakte la flosanta enhavolisto "forŝovis" la bildojn. Sed tio okazis nur, se oni rekte rigardis la ŝablonon. En la dokumentado tio estis en ordo. - Kaj nun la enhavolisto aperas pli malsupre, tiel ke ĝi ne plu povas influi la flosantajn bildojn. --Tlustulimu 14:29, 11 Jul. 2011 (UTC)

Komunaj laŭlandaj ŝablonoj kun Ŝablono:Situo sur mapo[redakti fonton]

Saluton. Mi jam antaŭ kelkaj tagoj faris proponon, kiu legeblas en la diskutopaĝo de la ŝablona projekto. Kion vi pensas pri tio? Bonvolu respondi tie. --Tlustulimu 09:25, 26 Aŭg. 2011 (UTC)

Kial tiom da blanka spaco?[redakti fonton]

Ĉe Seattle (Vaŝingtonio) oni uzas "Geokesto urbo"-n. Ial, la teksto de la artikolo mem ne aperas maldekstre de la kesto, sed nur sub/post ĝi. Tio estas tiom malbela aranĝo, ke mi tentiĝas pri forigi la keston kaj aperigi ĉion kiel simplan tekston. Sed mi preferus ke la kesto restu kaj la cetera teksto levu sin ĝis la maldekstra supra angulo de la blanka spaco nuna. Kiel mi povas realigi tion? --Haruo (diskuto) 00:05, 18 Feb. 2012 (UTC)

Geokesto ne kulpas pri tio. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:31, 18 Feb. 2012 (UTC)
Dankon, sed kio do kulpas, kaj kiel venki ĝin? --Haruo (diskuto) 12:21, 18 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Haruo. En kiu foliumilo estas iu problemo kun la teksta aranĝo? En Fajrvulpo 10.0.2 sub Vindozo XP la teksto komenciĝas tuj apud la supra rando de la informkesto, do tute ĝuste. --Tlustulimu (diskuto) 15:18, 18 Feb. 2012 (UTC)
Nu, mi vidas problemojn (ne samajn, sed similajn) kaj en Fajrovulpo kaj en IE, kaj mi metis ilustrajn ekrankaptaĵojn en mian Fejsbukon por klarigi kion mi vidas. Mi esperas, ke vi povas viziti / vidi tion. En FV la blanka spaco situas dekstre de la kesto, en IE (kiun mi ĝenerale uzas por redakti tie ĉi) maldekstre de la kesto, sed ambaŭfoliumile la ĉefteksto komenciĝas nur post/sub la kesto. Krome, ial, en FV la vikipedia globeto (supre maldekstre) ne videblas... --Haruo (diskuto) 16:30, 18 Feb. 2012 (UTC
Saluton, Haruo. Ĉar mi ne estas uzanto de Vizaĝlibro kaj ne emas fariĝi, mi ne trovis la menciitan bildon. Ĉu vi povus klarigi tion sen Vizaĝlibro? Eble vi ja provizore alŝutu la bildon en la esperantan vikipedion. --Tlustulimu (diskuto) 16:34, 18 Feb. 2012 (UTC)
Dankon, Tlustulimu, jen la bildoj:
Dosiero:Fveteteteta1Seatlo.png
Firefox
Dosiero:Ieeteteteta1Seatlo.png
Internet Explorer

--Haruo (diskuto) 16:58, 18 Feb. 2012 (UTC)

Mi aldonis la ŝablonon kun novaj informoj pri Seattle kaj ĝi aperas normale. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:16, 19 Feb. 2012 (UTC)
Dankon, Petr, almenaŭ en IE ĝi nun aspektas normale. Mi intencas baldaŭ multe prilabori tiun artikolon, kaj mi ĝojas ke la plibonigoj aperos ĝustaloke. --Haruo (diskuto) 10:13, 19 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Haruo. Dankon pro la bildoj. Mi nur havas demandon: kiun version de Fajrvulpo vi uzas kaj kiun distingivon de la sistemo. Mia Vindozo XP montras al mi 1024 x 768 pikselojn sur la ekrano. Ĉu eble 1 366 × 728? --Tlustulimu (diskuto) 14:12, 19 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Tlustulimu. Mia Fajrvulpo estas 10.0.2, kaj nun ĝi montras al mi pikselojn 1 366 × 768. Kiam mi faris la ekranbildojn, tamen, mi multoble "Zoom in Ctrl++"-is por ke ĉio videblu sur unu ekrano, por facile montri la situojn de la tekstoblokoj, bildoj, informkesto ktp. Normale mi neniam uzus tion, ĉar la literoj tro malgrandiĝas por legi... --Haruo (diskuto) 16:18, 19 Feb. 2012 (UTC)
Parenteze, mia komputilo ne havas XP, sed Vindozon Home 7; temas pri HP Pavilion dv6-3120us Entertainment Notebook. --Haruo (diskuto) 16:21, 19 Feb. 2012 (UTC)

Verŝajne kulpis kvar linioj ---- situantaj sub la ŝablono. Petr Tomasovsky (diskuto) 21:12, 19 Feb. 2012 (UTC)

Flava kesto[redakti fonton]

Saluton. Kial la teksto en la supra flava kesto asertas, ke {{geokesto}} estus la sola informkesto por geografiaĵoj? Tio ne veras. Tial mi proponas forigi ĝin aŭ almenaŭ ŝanĝi la tekston al pli konvena. Se ĝi restu, ĝi povus mencii kategorio(j)n pri la aliaj informkestoj. Ne ĉiuj uzantoj ŝatas kaj uzas la ŝablonon {{geokesto}}. Ĝi fakte ja estas sufiĉe grandega kopio laŭ la angla vikipedio kun ties malavantaĝoj. Vidu ankaŭ mian trajtokomparon. --Tlustulimu (diskuto) 08:40, 19 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, mi fakte lasis la flavan keston, kiu estis en la ŝablono de komence. Povas en ĝi korektita la teksto. Kaj kio rilatas al uzado, neuzado aŭ ŝato kaj neŝato uzi ĝin, mi respondas jene: Estas ĉi tie multaj uzantoj, kiuj uzas neniun ŝablonon, kvankam ili povus. Ĉio evoluas, ankaŭ la ŝablonoj en Vikipedio. Ni diru, ke tiu ĉi ŝablono estas por spertaj, lertaj uzantoj, kiuj scias uzi ĝin. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:47, 19 Apr. 2012 (UTC)

Limigo al 16 distriktoj[redakti fonton]

Saluton! La artikolo pri Vieno uzas tiun ĉi ŝablonon. Vieno havas 23 distriktojn, sed tiu ĉi ŝablono estas limigita al 16 distriktoj, do fakte nun aperas tie malĝusta informo. Ĉu iu pli sperta ol mi pri ŝablonoj povas eble aldoni eblon enskribi tie pli? Alie mi devos tute forigi la distriktoliston el la tiea informkesto. darkweasel94 (diskuto) 08:59, 24 Jul. 2012 (UTC)

Saluton, Darkweasel94. Kiujn parametrojn vi provis uzi por la distriktoj? --Tlustulimu (diskuto) 08:30, 16 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi? Neniujn, iu alia uzis partoX por tio. darkweasel94 (diskuto) 11:01, 16 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton. Mi ĵus rigardis en la historion de la artikolo. Laŭ tio Petro jam en 2011 ŝanĝis la informkeston al {{geokesto}}. Krome li tiam aldonis la parametrojn parto1 ĝis parto22. Laŭ la dokumentado kaj fontoteksto de la ŝablono eblas la parametroj parto1 ĝis parto41. Mi ne scias, kial nun enestas nur 16. Se estas eraro, bonvolu korekti ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 14:36, 16 Aŭg. 2012 (UTC)
Nu, almenaŭ la artikolo "Vieno" ne ŝajnas al mi "kulpa"; tie estas 23 distriktoj en la informkesto. darkweasel94 (diskuto) 15:10, 16 Aŭg. 2012 (UTC)
Ankaŭ la ŝablono {{geokesto}} ne "kulpas" pri la problemo. Mi ĵus rigardis ĝian fontotekston. Por la parametroj parto, parto1 ĝis parto41 estas interne uzata la subŝablono {{Geokesto2 listo faldo}}. Ĝi baziĝas sur la angla versio kaj tial nur subtenas 16 parojn de parametroj partoX kaj partoX_noto. Do ni devus aldoni ion, se eblas. Sed povus okazi, ke la softvaraj limoj malhelpos tion. Tamen mi provos, se ne plu hodiaŭ, sekvontsemajne. Pli frue mi ne havos sufiĉe da tempo por tia komplikaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 16:16, 16 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton. Mi ĵus vidis per [1], ke ja {{geokesto}} "kulpas" pri la problemo. Ekde la lasta ŝanĝo, ĝi ne plu uzas {{geokesto2 listo longa faldo}} por la parametroj partoX, sed la varianton sen longa, do {{geokesto2 listo faldo}}. Bedaŭrinde Petr nenie skribis kialon por la ŝanĝo. Ĉu mi malfaru ĝin, por testi, ĉu tiam Vieno enhavas la ĝustan informon? --Tlustulimu (diskuto) 09:31, 5 Sep. 2012 (UTC)

Jes, tio estas bona ideo, dankon pro via helpo. darkweasel94 (diskuto) 11:10, 5 Sep. 2012 (UTC)
Saluton, Darkweasel94. Mi okupiĝos pri tio morgaŭ, je la semajnfino aŭ sekvontsemajne. Hodiaŭ mi havas maltro da tempo por komplikaj aferoj. --Tlustulimu (diskuto) 10:14, 6 Sep. 2012 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus aktualigis la helpan ŝablonon {{Geokesto2 listo faldo}}, tiel ke en Vieno nun aperas ĉiuj informoj en la informkesto. Se estas iu ajn kromefiko, bonvolu unue priskribi ĝin ĉi tie, antaŭ ol vi iel provus korekti ĝin. {{Geokesto}} estas tiel terure kompleksega, ke oni devas multe scii pri ŝablonverkado kaj testoj ktp. --Tlustulimu (diskuto) 18:49, 9 Okt. 2013 (UTC)

cifero kun komo[redakti fonton]

Ĉu iu povus korekti la parametron kiu ne funkcias kiam oni uzas ciferon kun komo. Ekzemple, en "Areo" oni nun devas skribi "78867.0", sed ne "78867,0".--Salatonbv (diskuto) 02:40, 11 Nov. 2013 (UTC)

Saluton, Salatonbv. Mi eĉ ne scias, ĉu iam ajn funkciis komo en la parametro areo. Se ne, kial ĝi nun subite devus funkcii? Krome la ŝablono {{geokesto}} estas fakte rezulto de imitemo laŭ la angla vikipedio kaj granda monstro.
Do, mi tre malvolonte okupiĝas pri ĝi. Sed alia spertulo pri ŝablonoj ĝis nun ŝajne ne kuraĝas tuŝi ĝin. La du ĉefaj kreintoj de la ŝablono ja foriris, unu ĉar li ne plu eltenis kritikojn kaj la alia, ĉar li ne havas retan konekton.
Se eblus, mi eĉ ŝatus rearanĝi la ŝablonon per Lua. Sed manke de sperto en la programado kaj esperantaj helpantoj tio tutcerte daŭros kelkan tempon. --Tlustulimu (diskuto) 18:30, 11 Nov. 2013 (UTC)
Dankon Tlustulimu pro via respondo. La kialo kial mi demandis ĉi tie estis ke oni redaktis la ciferon en la artikolo Sendaj. [2] Mi pensas ke la kialo de lia ŝanĝado "areo = 788.09" (anglan) al "788,09" (franca) estus ke la rezulto en la artikolo de la geokesto montris "Areo 788,09 km² (78 809 ha)" en la franca. Tamen, laŭ lia superflua redakto, la artikolo efektive montris la ruĝan mesaĝon ke "Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo " " ". [3] Do mi korektis ĝin al la angla maniero en la kesto. Miaopinie ni devus elekti ĉu la francan manieron aŭ la anglan pli ol ke oni uzus kaj la francan rezulton kaj la anglan parametron.--Salatonbv (diskuto) 00:46, 12 Nov. 2013 (UTC)
Laŭ mia percepto, en Esperanto kutimas la formo kiun Salatonbv nomas "franca": nome maldekstre de komo estas plena nombro kaj dekstre de ĝi estas ono (parto de nombro 1). Tial la rezulto de la nuna maniero ĝustas, kaj oni nepre ne ŝanĝu ĝin. Salatonbv pravas ke belus uzi tian sistemon ankaŭ redakte, sed mi bone komprenas la juĝon de Tlustulimu "plej bone ne tuŝi la komplikegan ŝablonon". Probable do ĉio restos kiel ĝis nun, krom se iu ŝablona fakulo sukcesus plenumi la deziron ke redakte kaj "areo = 788.09" (tiu ebleco, la ĝis nun nura, devos resti, ĉar multegaj paĝoj uzas ĝin) kaj "areo = 788,09" rezulte montriĝas kiel "Areo 788,09 km² (78 809 ha)". ThomasPusch (diskuto) 09:36, 11 Jun. 2014 (UTC)
La plej gravaj malavantaĝo de komo ja estas, ke skriptoj tiam ne plu povas uzi tion por kalkulado. Kalkulado nur funkcias kun punkto. Ĉar en la nun kreita Lua-modulo por ĉi tiu ŝablono la valoro de "areo" estas uzata por aŭtomate kalkuli la denson, punkto estas pli konvena. Mi povus cerbumi pri subteno de komo, sed tio nur havas sencon, se ne venus iu eksterulo kaj aldonus komon kiel disigilon de miloj, nome laŭ la angla kutimo. Tiam tre verŝajnus pliaj kromefikoj. Do, kion fari?
Krome mi pensas, ke multaj uzantoj ne facile distingas inter enigo kaj eligo (angle input, output) de informkesto. La eligo rilatas ja al tio, kion oni povas legi en artikoloj. Tamen por kalkulado pli gravas la enigo. Ĉe "areo" nur povas aperi la valoro en hektaroj, se oni uzas punkton. --Tlustulimu (diskuto) 08:09, 18 Feb. 2016 (UTC)

Ruĝaj ligiloj pri urbaj flagoj kaj blazonoj en la informkesto[redakti fonton]

La komplike farita informkesta ŝablono "Geokesto | urbo" en multaj urbaj artikoloj kiel Bonaero trudas ruĝajn ligilojn por atentigi pri neekzistaj artikoloj pri la flago kaj blazono de Bonaero, sed en aliaj kazoj (ekzemple urbo Portlando (Oregono) trudas nur unu internan ligilon, pri la flago, kaj eble en pliaj kazoj de urbaj artikoloj tute ne trudas tian internan ligilon. Laŭ mi gravas havi grandajn kaj informriĉajn artikolojn pri ĉiuj grandaj urboj de la mondo en la e-lingva vikipedio, sed estas lukso havi apartajn artikolojn pri iliaj flagoj kaj/aŭ blazonoj. Kompreneble permesiĝas tiaj artikoloj - se iu entuziasma urbano volas verki ilin por la e-lingva vikipedio, la kontribuo estas bonvena - sed sencas limigi la postulojn pri kreo de artikoloj pri flagoj kaj blazonoj al la suverenaj ŝatoj de la mondo (ankoraŭ ne ĉiuj havas tiajn artikolojn pri flagoj kaj blazonoj), kaj ne (simbole per alarmiga ruĝa koloro) devigi la kreon pri flagoj kaj blazonoj de subŝtataj unuoj kaj des malpli pri unuopaj urboj. Necesus simpla ebleco "malŝalti" la aŭtomatan kreon de tiaj ruĝaj internaj ligiloj per parametro de la informkesta ŝablono "Geokesto | urbo". Ĉu eble tia ebleco jam estas, kaj simple nek mi nek iu alia ĝis nun trovis ĝin? Almenaŭ mi suspektas ke estas iu Lua-mekanismo kiu elektas ĉu meti ruĝan ligilon pri flaga kaj blazona artikolo, aŭ nur pri unu el ili, aŭ pri neniu. ThomasPusch (diskuto) 08:56, 11 Jun. 2014 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi rigardos la ŝablonan kodon por trovi solvon, se mi denove estos hejme. Ĉu bone? Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne vidis Lua-modulon por ĉi tiu terure komplika ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 09:46, 11 Jun. 2014 (UTC)
La afero estas mia "kulpo", mi aranĝis ĝin per Vikidatumoj. Nome, se en la Vikidatuma ero estas difinita artikolo pri flago aŭ blazono, aperas ligilo. La sistemo aŭtomate reagas al apero de novaj artikoloj pri flago aŭ blazono. Tamen, la kodigo mem estas erara (donas malĝustan ligilon, ekz. Q435154) kaj kiam mi havos tempon mi provos ĝin korekti. Sed mi preferas lasi kreon de ruĝa ligilo (se ĝi estos ĝusta). --KuboF (diskuto) 14:59, 16 Jun. 2014 (UTC)

Geokesto Rivero : indiko de riverfonto[redakti fonton]

En la informkesto por rivero, la titolo de rubriko por la fonto de rivero estas "Fontrivero" kiam laŭ mi devus esti "Riverfonto".--Xian-eo (diskuto) 21:31, 4 Mar. 2015 (UTC)

Jes ĉu vi povus ŝanĝi ? --pino (diskuto) 08:22, 5 Mar. 2015 (UTC)
@Xian-eo kaj Pino~eowiki: En esperanto certe eblas la du apartaj terminoj "Fontrivero" (germane Quellfluss) kaj "Riverfonto" (germane Flussquelle, eble pli bonus "fonto de rivero", laŭ la vortarego de Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, paĝo 472, kapvorto "Fluss"). Ili havas malsamajn signifojn. Tial mi dubas pri utilo de tuja aŭ rapida ŝanĝo. Ial miaj vortaroj nur havas tradukojn de "Quellgebiet" kiel "fonta regiono". Sed analoge ja bone kreeblas "fonta rivero". Pri kio ĉi-kaze temas en la ŝablono?
Bedaŭrinde mi tute ne scias, ĉu latinidaj lingvoj havas similan distingon aŭ ne. --Tlustulimu (diskuto) 09:08, 5 Mar. 2015 (UTC)
Vi pravas Tlustulimu en la 48 paĝoj de la Kategorio:Rivero kun ŝablono Geokesto oni trovas la du sencojn. Eble oni devus fari du parametrojn. Kion vi opinias Xian Xian-eo ? --pino (diskuto) 15:03, 5 Mar. 2015 (UTC)

Maloftaj parametroj?[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis en la dokumentado la jenajn parametrojn:

| plej_alta_lando             =
| plej_alta_ŝtato            =
| plej_alta_regiono           =
| plej_alta_distrikto         =
| plej_malalta_lando          =
| plej_malalta_ŝtato         =
| plej_malalta_regiono        =
| plej_malalta_distrikto      =

En la ekzemploj ili estas malplenaj. Ĉu ili ie en artikoloj estas uzataj? Se ne, ili ja fakte superfluas. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 11:06, 13 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Parametro regiono-ISO[redakti fonton]

Kiel oni povas uzi tiun ĉi parametron en Geokesto kiel en ŝablono informkesto? Sj1mor (diskuto) 07:32, 21 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Sj1mor: Pro teknikaj kialoj la parametro "regiono-ISO" tute ne ekzistas en "Geokesto". Ĉar jam ekzistas posteulo, mi eĉ ne emas aldoni ĝin. Krome mi eĉ iomete dubas, ke la ĉefa kreinto de la ŝablono subite emus ekuzi tian parametron, kiu ne havas ekvivalenton en la devena Vikipedio, ĉikaze la angla, nek en lia denaska lingva versio de la Vikipedio. - Krome la devena angla Vikipedio eĉ ne multe helpus al ni pri tiu parametro ĉe ĉi tiu ŝablono, ĉar tie oni eĉ jam forĵetis la praulan ŝablonon. Amike Tlustulimu (diskuto) 13:31, 6 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

En la nuna versio, se la ŝablono ne estas donita dosieron por montri do ĝi montras nenion. Kial ne montri ĉiuj kiuj estas en P18?, eĉ se dosiero estas donata al parametro kial ne montri ĉiujn aliajn en vikidatumoj? Sj1mor (diskuto) 05:41, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Kesteroj[redakti fonton]

ĉu estas bezonata? Sj1mor (diskuto) 09:58, 19 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Sen tipo[redakti fonton]

Kiel oni povus kontroli la instancoj kiuj estas sen ajna tipo? vidu ekzemple

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Andover_(Hampshire)&action=edit&oldid=7151405

Sj1mor (diskuto) 08:15, 29 mar. 2024 (UTC)[Respondi]