10370 Hilonomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
10370 Hilonomo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 10370 Hylonome
Aliaj nomoj 1995 DW2
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Hylonome vd
Malkovro
Malkovrintoj J. X. Luu kaj D. C. Jewitt
Dato de malkovro 27-a de februaro 1995
Loko de malkovro Mauna Kea, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
3,735 Tm (24,970 AU)
2,815 Tm (18,823 AU)
4,655 Tm (31,118 AU)
Discentreco 0,2462
Meza anomaliangulo 53,725°
Klinangulo 4,144°
Periodo 45575,244 tagoj (124,778 jaroj)
Meza cirkulrapido 5,93 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
178,190°
Argum. de periapsido 5,507°
Terdistanco
- Minimuma

2,666 Tm (17,824 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 70 ± 20 km
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 8,6
vdr

10370 Hilonomo estas meze granda korpo de la ekstera parto de la sunsistemo, de la klaso de la Centaŭroj. Ĝi estis malkovrita la 27-a de februaro 1995 de la usonaj geastronomoj Jane X. Luu kaj David C. Jewitt elde la Observatorioj de Mauna Kea en Hawaii, Usono.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon de Hilonomo, centaŭrino de la helena mitologio. Laŭ Ovidio, ŝi amis la belan Cilaron kaj ili ambaŭ batalis kontraŭ la Lapitoj. Kiam Cilaro estis morte trafita de ĵetlanco, Hilonomo sin ĵetis mem sur la ĵetlancon kaj mortis.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La orbito de Hilonomo tanĝas tiujn de Urano kaj traira tiun de Neptuno: ĝi do estas uranorenkonta kaj neptunrenkonta asteroido. Observoj per la infraruĝa kosmoteleskopo Spitzer montris, ke ĝi havas diametron de ĉirkaŭ 70 km, ± 20 km[1]

Ĝi pasis je sia perihelio la 22-a de marto 1995, kaj necesas preskaŭ 125 jarojn por trairi sian orbiton.

La Centaŭroj havas ĝenerale nestabilan orbiton pro la perturboj far'de la gigantaj planedoj. Nune, Urano regas la perihelion de Hilonomo, kaj Neptuno, ĝian aphelion[2] Estas taksata, ke ĝi havas rilative longan orbitan duon-vivo de ĉ. 6,37 milionoj da jaroj.

En 3878, Hilonomo pasos je ĉirkaŭ 85 milionoj da km de Urano, kaj sia granda duonakso estos tiam malgrandigita al 23,5 astronomiaj unuoj.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (10001 - 11000)Poste:
10369 Sinden10370 Hilonomo10371 Gigli