15760 Albiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
15760 Albiono
asteroido
Oficiala nomo 15760 Albion
Aliaj nomoj 1992 QB1
Historio
Malkovrintoj J. X. Luu kaj D. C. Jewitt
Dato de malkovro
Loko de malkovro
30-an de aŭgusto 1992
Mauna Kea, Usono
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,567 Tm (43,898 AU)
6,122 Tm (40,921 AU)
7,012 Tm (46,875 AU)
Discentreco 0,06782
Meza anomaliangulo 24,140°
Klinangulo 2,191°
Periodo 106234,474 tagoj (290,854 jaroj)
Meza cirkulrapido 4,496 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
359,494°
Argum. de periapsido 4,297°
Terdistanco
- Minimuma

5,971 Tm (39,919 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 167 km[1]
Geometria albedo ~0,07
Observaj ecoj
Videbla magnitudo ~23,4
Absoluta magnitudo 7,1
v  d  r
Information icon.svg

15760 Albiono estas granda transneptuna objekto malkovrita la 30-an de aŭgusto 1992 de la usonaj geastronomoj Jane X. Luu kaj David C. Jewitt elde la Observatorioj de Mauna Kea en Hawaii, Usono).[2]

Ĝi estas la unua malkovrita objekto de Kujper-zono, post Plutono kaj Karono. Sed male al Plutono, ĝia orbito estas malforte discentra kaj klinata.

Komence, ĝiaj malkovrintoj intencis nomi ĝin "Smiley", (alude al romano de John le Carré) sed jam ekzistis la asteroido 1613 Smiley. Ĝi do restis sennoma ĝis la 31-a de januaro 2018[3] kaj ĝia (ambigua) kodo "QB1", angle prononcata [kjubiŭan], donis sian nomon al la klaso de la kubevanoj : "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kiuj ne estas en orbita resonanco kun Neptuno.[4]

Ĝia nomo referas al Albiono, unua loĝanto de insulo laŭ la mitologio de William Blake. Li dividis sin en kvar "Zoa" (Urthona, Urizen, Luvah kaj Tharmas), ĉiu reprezentas po unu gravan aspekton de la homa karaktero.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo de la konataj trans-neptunaj objektoj (angle)
  2. Cirkularo IUAC 5611 de IAU (14-a de septembro 1992 (angle)
  3. M.P.C. 108697 31-a de januaro 2018 (angle)
  4. Klasikaj Kujper-zonaj objektoj, de David Jewitt (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (15001 - 16000)Poste:
(15759) 1992 GM415760 Albiono15761 Schumi