243 Ida
243 Idao | |
asteroido | |
![]() astronomia simbolo
| |
![]() Idao kun Daktilo (pligrandita en kadro supre)
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 243 Ida |
Aliaj nomoj | A910 CD ; 1988 DB1 |
Astronomia simbolo | ![]() |
Nomita laŭ | Ida vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Johann Palisa |
Dato de malkovro | 29-a de septembro 1884 |
Loko de malkovro | Vieno |
Unua superflugo | Galileo ; 28-a de aŭgusto 1993 |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
428,000 Gm (2,861 AU) 408,162 Gm (2,728 AU) 447,837 Gm (2,994 AU) |
Discentreco | 0,046 |
Meza anomaliangulo | 225,051° |
Klinangulo | 1,138° |
Periodo | 1 767,564 tagoj (4,84 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,60 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
324,217° |
Argum. de periapsido | 108,809° |
Naturaj satelitoj | Daktilo |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
59,8 × 25,4 × 18,6 km 32 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(4,2 ± 0,6) × 1016 kg (2 600 ± 500) kg/m3 0,3 al 1,1 cm/s² laŭ loko 25 m/s |
Rotacia periodo | 0,193 tago (4,63 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 200 K K |
Geometria albedo | 0,2383 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 9,94 |
243 Idao estas mezgrandaj sed hela asteroido de la asteroida zono, ano de la Koronisa familio, malkovrita de la aŭstria astronomo Johann Palisa, la 29-an de septembro 1884 elde la observatorio de Vieno .
Ĝi ricevis la nomon de Idao, fratino de Adrastejo, ambaŭ nimfoj kiuj vartis Zeŭson bebon. Tiu nomo estis proponita de Moriz von Kuffner, bierfaristo, amatora astronomo kaj viena meceno de la astronomio.
La 28-a de aŭgusto 1993 ĝi estas proksimiĝita de la kosmosondilo Galileo, per kiu estis malkovrita ĝian naturan sateliton Daktilo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/56/Galileo_trajectory_Ida.svg/220px-Galileo_trajectory_Ida.svg.png)
Eksplorado
En 1993, la asteroido estis preterpasita de la kosmosondilo Galileo, kies celo estis Jupitero kaj ties lunoj. La preterpasoj apud Idao kaj Gaspro estis duarangaj celoj.
La kosmosondilo fotis la asteroidon inter 240 350 km kaj 2 390 km de distanco, kun relativa rapideco de 12,4 km/s. Proksimume 95% el la surfaco de Idao estis fotita.
Daktilo, la luno de Idao, estis malkovrita sur la ricevitaj kliŝaĵoj far de Ann Harch, ano de la teamo de la misio Galileo. Je la momento de la preterflugo, ĝi troviĝis je 90 km for de Idao, kaj sekvis progradan orbiton.
Ecoj
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/243_Ida_rotation.jpg/220px-243_Ida_rotation.jpg)
Fotoj de 243 Idao montras neregulan kaj plilongigitan objekton, ŝajnas farita el du korpoj ligitaj en formo memoriganta tiun de kornbulko, kun la unterspaco ŝtopita per ruboj. Ĝia surfaco estas el la plej kraterhavaj en la sunsitemo kaj aperas kovrita de dika tavolo de regolito.
La reflekta spektro de Idao, mezurita la 16-an de septembro 1980 de la astronomoj David J. Tholen et Edward F. Tedesco, kongruas kun tiu de la S-tipaj asteroidoj. Multaj observoj estis faritaj elde la Mararmea Usona obersvatorio de Flagstaff kaj la observatorio de Oak Ridge de Harvard, kiuj permis precizi ĝian orbiton, por prepari la preterflugon de Galileo.
243 Idao estis identigita kiel ano de la Koronisa familio, far de la japana astronomo Kiyotsugu Hirayama, kiu hipotezis, en 1918, ke tiu familio estus la restaĵo de detruita pli granda korpo.
La kolektitaj datenoj kolektitaj okaze de la preterflugo de Galileo permesis unuan "geologika" studo de la asteroido: ĝia komponiĝo similas tiun de la ordinaraj ĥondritoj (aŭ O-ĥondritoj), tre ordinara tipo de meteorŝtonoj. Iaj S-tipaj asteroidoj, speciale tiuj de la Koronisa familio kiel Idao estas verŝajne la ĉefa fonto de tiaj meteorŝtonoj falintaj sur Teron[1].
Satelito
La satelito Daktilo, oficiale « (243) Ida I Dactyl » ricevis la nomon de la Daktiloj, mitaj estaĵoj kiuj vivis sur monto Idao.
Ĝi estis malkovrita sur kliŝajoj senditaj de Galileo, estis la unua pruvo de la ekzisto de asteroida luno, kaj suspektigas, ke multe da asteroidoj havus lunon[2].
Ĝi havas nur 1,4 km de diametro kaj sekvas progradan orbiton de granda duonakso de ĉirkaŭ 108 km. La aliaj parametroj ne esti precize kalkulitaj[3] pro la mallonga daŭro de la preterflugo.
Ĝia komponiĝo similas tiun de Idao. Ĝia deveno estas necerta, sed datenoj ricevitaj post la preterflugo pensigas, ke ĝi estus fragmento de 158 Koroniso.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/15/Ida-approach.gif/220px-Ida-approach.gif)
Noto kaj referencoj
- ↑ Galileo Observations of Gaspra, Ida, and Dactyl: Implications for Meteoritics (Observoj per Galileo de Gaspro, Idao kaj Daktilo : Implicoj por meteorŝtonoj) (angle)
- ↑ Discovery of Ida's Moon Indicates Possible "Families" of Asteroids (La malkovro de la Idaa luno indikas eblajn asteroidajn "familiojn") (angle)
- ↑ (243) Ida and Dactyl compiled by Wm. Robert Johnston last updated 25 November 2008 (Idao kaj Daktilo, kompilita de Wm. Robert Johnston, ĝisdata 25-a de novembro 2008) (angle)
Eksteraj ligiloj
- france La astroido (243) Ida (el la paĝoj de Jean-Michel)
- france 243 Ida ("Le système solaire à portée de votre souris" - La Sunsistemo musklake atingebla)
- angle Geologio de 243 Idao
- angle Renkontoj de Galileo kun Gaspro kaj Idao
- angle Ida kaj Dactyl, el View of the Solar System
- angle 243 Ida : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: |
---|---|---|
242 Krimhildo | 243 Idao | 244 Sito |