2934 Aristofano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2934 Aristofano
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 2934 Aristophanes
Aliaj nomoj 6554 P-L; 1971 OQ1;
1977 RM5; 1980 FC9
Nomita laŭ Aristofano vd
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 25-a de septembro 1960
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
475,044 Gm (3,175 AU)
453,819 Gm (3,034 AU)
496,268 Gm (3,317 AU)
Discentreco 0,0447
Meza anomaliangulo 77,700°
Klinangulo 8,816°
Periodo 2066,858 tagoj (5,659 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,72 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
202,460°
Argum. de periapsido 87,708°
Fizikaj ecoj
Diametro 27,72 ± 1,4 km
Rotacia periodo 10,3686 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0761 ± 0,009
Observaj ecoj
Spektroklaso Ch
Absoluta magnitudo 11,2
vdr

2934 Aristofano estas malgranda malhela asteroido de la asteroida zono.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 25-an de septembro 1960 de la kunlaborado de la usona astronomo Tom Gehrels kaj de la nederlandaj geedzoj kaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten de la observatorio de Leiden (Nederlando).

Tom Gehrels fotis ĝin sur unu el la 130 fotaj platoj eksponitaj en septembron kaj oktobron 1960 per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio de la Monto Palomar (apud San-Diego), Tiuj platoj estis sekve senditaj en Nederlandon, kie la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten ekzamenis ilin.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras la antikvan grekan komedian verkiston Aristofanon, de la 5-a kaj 4-a jarcentoj a.K.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2933 Amber2934 Aristofano2935 Naerum