Saltu al enhavo

3552 Don Kiĥoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 3552 Don Quixote)
3552 Don Kiĥoto
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 3552 Don Quixote
Aliaj nomoj 1983 SA
Nomita laŭ La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo, Don Kiĥoto vd
Malkovro
Malkovrinto Paul Wild
Dato de malkovro 26-a de septembro 1983
Loko de malkovro Berno (Svisio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Amora asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
631,751 Gm (4,223 AU)
181,017 Gm (1,210 AU)
1 082,486 Gm (7,236 AU)
Discentreco 0,713
Meza anomaliangulo 81,503°
Klinangulo 30,968°
Periodo 3169,784 tagoj (8,678 jaroj)
Meza cirkulrapido 14,48 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
350,277°
Argum. de periapsido 317,104°
Terdistanco
- Minimuma

44,882 Gm (0,300 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 19 km
Rotacia periodo ~ 0,32 tago (~ 7,7 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,03
Observaj ecoj
Spektroklaso D
Absoluta magnitudo 13,0
vdr

3552 Don Kiĥoto estas malgranda malhela marsrenkonta amora asteroido, de la subklaso Amora IV.

Ĝi estis malkovrita la 26-an de septembro 1983 de la svisa astronomo Paul Wild elde la Observatorio Zimmerwald apud Berno.

Ĝi ŝuldas sian nomon al la ĉefrolulo de la romano "La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo" de Miguel de Cervantes. Tio nomo aludas al la fakto, ke ĝia orbito similas al tiu de 944 Hidalgo.

Ĝia tre discentra kaj klinita orbito sugestas, ke ĝi estas "estingita kometo", tie estas kerno de kometo perdinte siajn vaporiĝemajn materialojn. Kometa aktiveco (hararo) estis malkovrita per la Kosmoteleskopo Spitzer, kiu observis elsendo de infraruĝa radiado je 4.5 um de CO2.[1]

Ĝi estas rigardita kiel potence danĝera asteroido kvankam ĝia nuna orbito ne kondukas ĝin tre proksimen de tero.

Ĝia afelio kondukas ĝin pli malproksimen ol la orbito de Jupitero, kiun ĝi sufiĉe alproksimiĝas por esti klasifikata kiel Jupiterrenkonta asteroido. Pro tio ĝi suferas perturbojn de la gravita altiro de Jupitero, kiuj povus, en fora estonto, forpeli ĝin el la Sunsistemo[2].

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3551 Verenia3552 Don Kiĥoto3553 Mera