6478 Gault

El Vikipedio, la libera enciklopedio
6478 Gault
asteroido
asteroido • ĉefzona kometo
Oficiala nomo 6478 Gault
Aliaj nomoj 1988 JC1 ; 1995 KC1
Nomita laŭ Donald E. Gault vd
Malkovro
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker kaj
Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro 12-a de majo 1988
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
344,891 Gm (2,305 AU)
277,884 Gm (1,858 AU)
411,897 Gm (2,753 AU)
Discentreco 0,194
Meza anomaliangulo 333,740°
Klinangulo 22,800°
Periodo 1278,593 tagoj (3,501 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,61 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
183,621°
Argum. de periapsido 83,142°
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo 2,4929 h vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,1
vdr

6478 Gault estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 12-an de majo 1988 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar en Kantono San Diego (Kalifornio, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de Donald E. Gault (19231999), fakulo pri la procezoj de kraterformiĝo pro alfrapo. Gault aplikis sian spertecon al Luno, Marso kaj Merkuro.

Polva elĵeto[redakti | redakti fonton]

En januaro 2019, kometa vosto estis observita ĉirkaŭ 6478 Gault, tamen tiu rokeca asteroido ne entenas vaporiĝemajn komponaĵojn : estas elĵeto da polvo pro la rapida rotacio de la asteroido, plirapidigita pro la efiko YORP.[1][2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (6001 - 7000)Poste:
(6477) 1988 AE56478 Gault6479 Leoconnolly