78577 JPL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
78577 JPL
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 78577 JPL
Aliaj nomoj 2002 RG232 ; 1995 FJ13 ;
2002 RE232
Malkovro
Malkovrinto James Whitney Young
Dato de malkovro 10-a de septembro 2002
Loko de malkovro Wrightwood (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
439,924 Gm (2,940 AU)
396,393 Gm (2,650 AU)
483,456 Gm (3,232 AU)
Discentreco 0,09895
Meza anomaliangulo 21,178°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 0,7230°
Periodo 1841,948 tagoj (5,043 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
142,649°
Argum. de periapsido 292,730°
Terdistanco
- Minimuma

249,046 Gm (1,665 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 4,158 ± 4,158 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,054 ± 0,053
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 15,8
vdr

78577 JPL estas tre malgranda malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 10-an de septembro 2002 de la usona astronomo James Whitney Young elde la Observatorio de Table Mountain proksime de Wrightwood (Kalifornio, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝuldas sian nomon al la Jet Propulsion Laboratory de la NASA, operaciata de la Kalifornia Instituto de Teknologio. JPL estas la nabo de la kosmosondila esplorado de la sunsistemo, kun vizitoj al la Suno, ok planedoj kaj ties satelitoj, kvar asteroidoj kaj du kometoj. JPL ankaŭ establis konstantan ĉeeston ĉirkaŭ Marso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (78001 – 79000)Poste:
(78576) 2002 RB22878577 JPL78578 Donpettit