Saltu al enhavo

Antonio Cassano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:47, 31 aŭg. 2019 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Antonio Cassano
Persona informo
Aliaj nomoj Talentino
Naskiĝo 12-an de julio 1982 (1982-07-12) (42-jaraĝa)
en Bari
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Carolina Marcialis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto (–2018) Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Antonio Cassano

Antonio Cassano estas itala futbalisto. Li naskiĝis la  12-an de julio 1982 (nun 1982-07-12) en Bari, do nun estas 42-jara. Ekde la jaro 2011 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo AC Milan, post antaŭaj profesiecoj en la teamoj de la kluboj AS Bari en 1999-2001, AS Roma en 2001-2006, Real Madrid en 2006-2008 kaj Sampdoria Genova en 2008-2011.

Krome Antonio Cassano ekde la jaro 2003 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004, pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kie la teamo ne aparte sukcesis, sed ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-15-, sub-16-, sub-18-, sub-20- kaj de sub-21-jaruloj.