Llanos de Olivenza
Llanos de Olivenza | |
Ŝtato | Hispanio |
Lando | Ekstremaduro |
Provinco | provinco Badaĥozo |
Ĉefurbo | Olivenza |
Municipoj | 11 |
Areo | 1 647 km² |
Loĝantaro Loĝdenso |
32 792 loĝ. (2015) 20 loĝ./km² |
Llanos de Olivenza (Ebenaĵo de Olivenzo) estas komarko de la provinco Kacereso en la regiono Ekstremaduro de Hispanio. Ĝi limas sude kun la Sierra Suroeste kaj norde kun la distrikto Tierra de Badajoz; oriente kun Tierra de Barros kaj okcidente kun Portugalio. Administra centro estas la municipo Olivenza, kiu apartenis al Portugalio ĝis la komenco de la 19-a jarcento. La fakto ke tiu urbo kaj aliaj vilaĝoj kaj vilaĝetoj apartenis aŭ estis tre kontakte kun portugala loĝantaro (ĉu pace ĉu milite) estas la ĉefa karaktero de la distrikto. Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis 32 792 loĝantoj sur areo de 1 647 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 20 loĝantoj/km².
Municipoj
Tiu distrikto estas formata de 11 municipoj kaj 6 malgrandaj municipopartoj, ankaŭ ligataj al la portugala deveno, ĉar en la najbara lando la loĝantaro ne estas tiom koncentrita en grandaj vilaĝoj, sed pli disaj enkampare. La vilaĝoj estas la jenaj:
- Alconchel
- Almendral
- Barcarrota
- Cheles
- Higuera de Vargas
- Nogales
- Olivenza kun la municipopartoj
- San Benito de la Contienda
- San Jorge de Alor
- Santo Domingo de Guzmán
- San Francisco de Olivenza
- San Rafael de Olivenza
- Villarreal
- Táliga
- Torre de Miguel Sesmero
- Valverde de Leganés
- Villanueva del Fresno
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj