Aĝub Ĥan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Aĝub Ĥan
Muhammed Ayub Khan 1940-41.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 14-an de majo 1907 (1907-05-14)
en Haripur, Pakistan
Morto 19-an de aprilo 1974 (1974-04-19) (66-jara)
en Rawalpindi
Kaŭzo de morto cardiac arrest
Ŝtataneco Brita Hindio, Pakistano
Alma mater Universitato de Aligarh • Royal Military College, Sandhurst
Profesio politikisto, militisto
Familianoj
Infano Gohar Ayub Khan
v  d  r
Information icon.svg

Muhammad Aĝub Ĥan (en urdua: محمد ایوب خان‬‎; 14a de Majo 1907 – 19a de Aprilo 1974), amplekse konata kiel Aĝub Ĥan, kun medaloj ekzemple de Ordeno de la Brita Imperio, estis pakistana politikisto kaj armea generalo kiu servis kiel la dua Prezidento de Pakistano el 1958 ĝis esti devigita rezigni meze de 1969 pro la ribelo de Orienta Pakistano. Li estis fama ĉar estis la unua kaj nura mem-nomumita kampo-marŝalo, same kiel la unua reganto laŭ militjuro kiu ekhavis la prezidentecon post la ekziligo de la Prezidento Iskander Mirza kiam tiu lasta deklaris la militjuron kontraŭ la registaro de Feroz Ĥan Nun en 1958.[1]

Trajnita en la Reĝa Militakademio Sandhurst, Aĝub Ĥan luktis en la Dua Mondmilito kiel kolonelo en la Brithindia Armeo. Li decidiĝis al Pakistano kaj aliĝis al aremo post ties establado kiel sekvo de la dispartigo de Hindio en 1947. Li servis kiel stabestro de la Orientpakistana Komando en Orienta Bengalio kaj li estis plialtigita kiel unua indiĝena ĉefkomandanto de la Pakistana Armeo en 1951 fare de la tiam Ĉefministro de Pakistano Liakat Ali Ĥan en polemika promocio super kelkaj pli aĝaj oficiroj.[2] El 1953–58, li servis en la civila registaro kiel Ministro pri Defendo kaj Internaj Aferoj kaj subtenis la decidon de Iskander Mirza deklari la militjuron kontraŭ la registaro de la Ĉefministro Feroze Ĥan en 1958.[3] Post du semajnoj, li elprenis la prezidentecon el Mirza post la fandiĝo de la civilaj kaj militistaj rilatoj inter la militista kaj la civila Prezidentoj.[4][5][6]

Post la nomumo de la Generalo Musa Ĥan kiel armeestro en 1958, la politiko kliniĝis al la alianco kun Usono resultis en permeso al usona aliro al instalaĵoj ene de Pakistano, ĉefe ĉe la aerbazo ekster Peŝavaro, el kie oni lanĉis misiojn de spionado super Sovetunio.[7] La rilatoj kun najbara Ĉinio estis plifortigitaj sed deterioriĝis tiuj kun Sovetunio en 1962, kaj kun Barato en 1965. Dum lia prezidenteco okazis milito kontraŭ Barato en 1965 kiu finis kiam Sovetunio faciligis la Taŝkentan Deklaron inter du landoj. Enlande, la politiko de privatigo kaj industriigo estis enkondukita tiel ke tio faris la landan ekonomion unu el plej kreskantaj ekonomioj de Azio. Dum sia regotempo, oni konstruis kelkajn infrastrukturajn programojn kiuj konsistis en la finkompletigo de elektrejoj, akvobaraĵoj kaj baraĵlagoj, same kiel la prioritatigo de la spaca programo sed reduktante atombombojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Muhammad Ayub Khan the Second President of Pakistan". Pakistan Herald.com. Arkivita el la originalo la 17an de Marto 2018. [1] Alirita la 8an de februaro 2018.
  2. "Ayub Khan in US Country Studies". US State Department. [2] Alirita la 8an de februaro 2018.
  3. "Ouster of President Iskander Mirza". Story of Pakistan, part-II., [3] Alirita la 8an de februaro 2018.
  4. "Ouster of President Iskander Mirza"
  5. "Field Marshal Ayub Khan Becomes President [1962–1969]". Story of Pakistan, Part-1., [4] Alirita la 8an de februaro 2018.
  6. "Kal Tak – 25 May 2011 | Pakistan Politics". Pkpolitics.com. [5] Alirita la 9an de Decembro 2012.
  7. "Story of Pakistan, Part-1"/, Alirita la 25an de Aŭgusto 2015