Aŭstralia koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia koturno
Aŭstralia koturno
Aŭstralia koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Coturnix
Specio: C. pectoralis
Coturnix pectoralis
(Gould, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Distribuado de la Aŭstralia koturno Malhelruĝe = komune helruĝe = nomadece
Distribuado de la Aŭstralia koturno
Malhelruĝe = komune
helruĝe = nomadece
Distribuado de la Aŭstralia koturno
Malhelruĝe = komune
helruĝe = nomadece
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Aŭstralia koturno, Coturnix pectoralis estas specio de koturno (el la birda familio de Fazanedoj) troviĝanta en Aŭstralio. Ĝi estis foje konsiderata samspecifa kun la formortinta Novzelanda koturno. Tiukaze la nomo de tiu lasta specio estus havinta prioritatecon kaj la Aŭstralia koturno iĝus estinta Coturnix novaezelandiae pectoralis. Tamen ĉar filogenetika analizo de la tri separataj mitokondriaj kontrolaj regionaj sekvencoj en 2009 montris proksiman filogenetikan rilaton inter la du birdspecioj, ĝi konfirmis, ke estas separataj specioj.[1]

Kiel sugestas la latina scienca nomo pectoralis, kio aludas al brusto, ankaŭ tiu koturno, kiel la Nigrabrusta koturno, havas nigran brustomakulon. La ventro estas pli hele sablokolora kaj la supraj partoj estas brunecaj kaj iom striecaj.

Tiu specio troviĝas tra multe de orienta, suda, sudorienta kaj sudokcidenta Aŭstralio kaj Tasmanio. Ĝi loĝas en agrikulturaj areoj, humidaj herbejoj, marbordaj makisoj, ŝoseflankoj kaj abandonitaj paŝtejoj. Ties konservostatuso estas konsiderata Malplej Zorgiga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Seabrook-Davison, M.; Huynen, L.; Lambert, D.M.; and Brunton D.H. (2009). Ancient DNA Resolves Identity and Phylogeny of New Zealand's Extinct and Living Quail (Coturnix sp.). PLoS ONE 4(7), e6400. COI:10.1371/journal.pone.0006400.
  • BirdLife International (2006) Species factsheet: Coturnix pectoralis. Downloaded from http://www.birdlife.org on 25 October 2006
  • Marchant, S.; & Higgins, P.J. (Eds). (1993). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553069-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]