A.F.Th. van der Heijden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A.F.Th. van der Heijden
nederlanda verkisto
nederlanda verkisto
Persona informo
Naskonomo Adrianus Franciscus Theodorus van der Heijden
Naskiĝo 15a de oktobro 1951
en Geldrop, Nederlando
Lingvoj nederlanda vd
Loĝloko Amsterdamo vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Partio Partio por la Bestoj vd
Familio
Edz(in)o Mirjam Rotenstreich
Infanoj Tonio van der Heijden
Profesio
Okupo verkisto
Verkado
Ĝenroj roman-arto
Verkoj De Tandeloze tijd (la sendenta tempo)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

A.F.Th. van der Heijden [van der hejden] (naskiĝis la 15-an de oktobro 1951 en Geldrop estas nederlanda verkisto, ĉefe de romanoj. Li ankaǔ uzis la pseǔdonimojn Patrizio Canaponi kaj A.F.Th.

La ĉefa verkaro de Van der Heijden konsistigas el du riverromanoj. La unuan, De Tandeloze Tijd (La sendenta tempo) li komencis en 1983, origine kiel triparta verko. En tiu jaro aperis de tiu verko 'prologo' kaj la unua parto. Tamen post la dua parto (1985) kaj antaǔ la tria (1996) aperis kvara parto (1990); kaj la tria parto konsistas el du grandaj libroj. Post tio aperis la volumoj 5a (2013), 6a (2016), 7a (2017), 8a (2021), 10a (2021) kaj 13a (2023). Estas anoncataj ankoraǚ pliaj volumoj.

Krom tio, A.F.Th. van der Heijden ankaǔ prilaboras alian grandan riverromanon, Homo Duplex (duobla homo), pri juna huligano, kiu deziras esti alia persono. Ĝis nun aperis 4 partoj. En la 10a parto de La Sendenta Tempo, tiu homo ankaǔ aperas.

Legantoj aprezas Van der Heijden pro lia stilo kaj pro lia maniero priskribi la ĉiutagan vivon en Nederlando en tia maniero ke ĝi leviĝas al preskaǔ mitologia nivelo.