Regensdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Adlikon ĉe Regensdorf)
Regensdorf
Blazono de Regensdorf
Panorama vido de Regendsorf, vidita ek de Regensberg
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 26′ 18″ N 8° 28′ 28″ O / 47.43833 °N, 8.47444 °O / 47.43833; 8.47444 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 18″ N 8° 28′ 28″ O / 47.43833 °N, 8.47444 °O / 47.43833; 8.47444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 15'754
Areo 14,62 km²
Alteco 443 m super marnivelo
Poŝtkodo 8105
Komunumkodo 0096
Mapo de Regensdorf
vdr

Regensdorf estas urbo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ek de la fino de la 50-aj jaroj de la lasta jarcento la iama kampara vilaĝo disvolviĝis al urbo en la aglomeraĵo de Zuriko. Kun 15'754 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007 Regensdorf estas la plej granda komunumo de la krome tre kampara distrikto Dielsdorf. Al Regensdorf apartenas ankaŭ la municipoj Watt kaj Adlikon ĉe Regendsdorf, kiuj konservis proprajn civilkomunumojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Regensdorf situas je la piedo de la ĵurasa montĉeno Lägern je la orienta fino de la Furtvalo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Regensdorf situas sur trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko-Oerlikon al Baden, kaj tra ĝi kaj per diversaj lokaj buslinioj estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova ekzistanta dokumento, en kiu Regensdorf estas menciita, datiĝas de la jaro 870. En mezepoko ludis por Regensdorf gravan rolon la libersinjoroj de Regensberg, kiuj sur eta morenmonteto ĉe la hodiaŭa setlejo Altburg konstruis kastelon en la 11-a jarcento. Ĝiaj restaĵoj la ruino Alt-Regensberg estas ankoraŭ hodiaŭ viziteblaj.

Laŭ la nova kantona konstitucio la apartaj civilkomunumoj de Watt kaj Adlikon ĉe Regensberg en la jaro 2009 devos esti dissolvitaj kaj plene integritaj al la urba administracio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]